Rita Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rita Takács
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1982 (1982-04-10) (42-jaraĝa)
en Kemecse
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Nyíregyháza
Okupo
Okupo piedbatoboksisto
vdr

Rita Takács [takAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Takács Rita estas hungara boksisto, piedbatboksisto, mondĉampiono.

Rita Takács[1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1982 en Kemecse.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rita Takács longe vivis en Nyírbogdány kaj akiris biologian diplomon en Altlernejo de Nyíregyháza en 2005. Ŝi eklaboris en esplorinstituto en Nyíregyháza.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Rita Takács ekde 1999 estis sportisto en Nyíregyháza. Ŝi estis hungara boksa ĉampiono en 2000, en la sekva jaro estis la tria en eŭropa ĉampionumo. Ŝi estis hungara piedboksa ĉampiono trifoje inter 2000-2002, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 2003.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.