Roĝero de Breteuil (2-a grafo de Hereford)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Roĝero de Breteuil (n. antaŭ 1057, m. post 1087) estis la 2-a grafo de Hereford, Anglio. Li iĝis grafo en 1071 post la morto de Vilhelmo FitzOsbern (1-a grafo de Hereford).

Li estis de normanda deveno. Liaj rilatoj kun Vilhelmo la Konkerinto estis iom tiklaj. En 1075, malgraŭ la malpermeso de la reĝo, li edzinigis sian fratinon al Ralph de Gael, grafo de Norfolk. La du grafoj komplotis kaj ribelis, kune kun aliaj nobeloj, kontraŭ Vilhelmo. Inter la ribelantoj estis Waltheof, grafo de Northumbria, kiu forlasis la konspiron kaj malkaŝis la komploton al Lanfranc. Tiu urĝis Roĝeron reomaĝi al Vilhelmo, kaj fine ekskomunikis lin. Kiam Roĝero penis transiri la riveron Severn kun sia armeo, por kuniĝi kun la soldatoj de Ralph de Gael, li estis haltigata de armeo sub Wulfstan (episkopo de Worcester) kaj lojaloj nobeloj.

Sekvis proceso antaŭ la reĝa konsilio. Li estis senigata de siaj bienoj kaj rango, kaj kondamnata al dumviva malliberiĝo. Tamen post la morto de Vilhelmo en 1087 li liberiĝis.

Li havis du filojn, Roĝeron kaj Reginald.