Robert Wadlow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi fotografio estis farita en la jaro 1928.

Robert Pershing Wadlow (naskiĝis la 22-an de februaro 1918 en Alton en Ililojo, mortis la 15-an de julio 1940) estis laŭ Guinness-libro de rekordoj la plej alta viro de la planedo. Ofte li estas konata kiel Altona Giganto. Wadlow atingis mortonte honorindajn 274 cm kaj pezis 199 kg. En la tempo de sia morto li ankoraŭ kreskis.

Li altis en aĝo de 5 jaroj 1,63 m. Lian enorman kreskon kaŭzis nemaligna tumoro de la tiroido, kiu troproduktis kreskajn hormonojn. Ĝis sia kvara jaro li havis normalan alton, sed en la sekvaj jaroj li atingis jenajn altojn kaj pezojn:

Aĝo Alto (m) Pezo (kg)
8 1,88
10 1,98 100
14 2,30
16 2,48 166
17 2,57 180
18 2,67 177
19 2,74 197
22 2,80 199

vidu ankaŭ