Robledillo de Trujillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robledillo de Trujillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10...
Politiko
Urbestro Alfonso Garrido Mateos
Demografio
Loĝantaro 356  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 16′ N, 5° 59′ U (mapo)39.2703512-5.9813565Koordinatoj: 39° 16′ N, 5° 59′ U (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 44,78 km² (4 478 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Robledillo de Trujillo (Ekstremaduro)
Robledillo de Trujillo (Ekstremaduro)
DEC
Robledillo de Trujillo
Robledillo de Trujillo
situo en Ekstremaduro
Robledillo de Trujillo (Hispanio)
Robledillo de Trujillo (Hispanio)
DEC
Robledillo de Trujillo
Robledillo de Trujillo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robledillo de Trujillo [+]
vdr

Robledillo de Trujillo (Kverkejeto) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 356 loĝantoj sur areo de 44,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². Estas tri vilaĝoj en la provinco kun la sama nomo Robledillo, signife (Kverkareto aŭ Kverkejeto) plus unu plia Robledo signife (Kverkaro aŭ Kverkejo).

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas robledilleños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Robledillo de Trujillo: ornamita steleo

Robledillo de Trujillo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 44,78 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Robledillo de Trujillo (Cáceres) oni trovis steleon de granito ornamita per gravuraĵoj de ŝildo, glavo kaj lanco, kio supozeble reprezentas la armilaron de la enterigita gravulo. Ĝi datiĝas el la Bronzepoko (jarcentoj 9a-8a a.K.). La plej grava vidindaĵo estas la preĝejo de Sankta Petro.