Roger Federer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Federer

Roger FEDERER [roĝer ] (naskiĝis en Binningen, Svislando, la 8-an de aŭgusto 1981) estas svisa tenisludisto, ekde la 2-a de februaro 2004 ĝis la 24-a de majo 2010 li estis seninterrompe gvidanto de la ATP-liston (monda ranglisto de profesiaj tenisludistoj). De la 9-a de julio 2012 ĝis la 29-a de oktobro 2012 li denove okupis la 1-an lokon de la ranglisto de ATP. Ek de 2002 ĝis hodiaŭ li seninterrompe troviĝas sur la listo de la 10 plej bonaj tenisludistoj de la mondo.

Li ekludis tenison en aĝo de 6 jaroj, decidis en aĝo de 12 por la teniso, kvankam li ŝatis eĉ la futbalon.

Dum lia kariero, li venkis en 1000 ludoj, akiris 77 titolojn, el kiuj 17 en Grand Slam-turniro, 14 en konkuro ATP Masters Series, 3 en Pokalo de la Majstroj (Tennis Masters Cup).

Li venkis sesfoje en Wimbledon (2003-2007 kaj 2008 kaj denove en 2012) unu post la alia, tiel atingis rekordon de Björn Borg. Li venkis en la US Open kvinfoje (2004-2008), kvinfoje en la Australian Open (2004, 2006, 2007, 2008, 2009). Li ludis en la finalo de Roland Garros (2006, 2007) kaj venkis en 2009. La jaro 2010 estas tre malbona por li ĉar li perdis la 1-an mondplacon. Kelkaj ĵurnalistoj trovas ke ĝi estas lia fino. Li estas la plij bona tenisludisto de la mondo kaj de la tempoj.

En la Someraj Olimpikoj 2008 en la duobla ludo kune kun Stanislas Wawrinka li akiris la oran medalon.

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda