Roger Federer
Roger FEDERER [roĝer ] (naskiĝis en Binningen, Svislando, la 8-an de aŭgusto 1981) estas svisa tenisludisto, ekde la 2-a de februaro 2004 daŭre gvidanto de la ATP-liston (monda ranglisto de profesiaj tenisludistoj).
Li ekludis tenison en aĝo de 6 jaroj, decidis en aĝo de 12 por la teniso, kvankam li ŝatis eĉ la futbalon.
Dum lia kariero, li venkis en 500 ludoj, akiris 51 titolojn, el kiuj 17 en Grand Slam-turniro, 14 en konkuro ATP Masters Series, 3 en Pokalo de la Majstroj (Tennis Masters Cup).
Li venkis sesfoje en Wimbledon (2003-2007 kaj 2008 kaj denove en 2012) unu post la alia, tiel atingis rekordon de Björn Borg. Li venkis en la US Open kvinfoje (2004-2008), kvinfoje en la Australian Open (2004, 2006, 2007, 2008, 2009). Li ludis en la finalo de Roland Garros (2006, 2007) kaj venkis en 2009. La jaro 2010 estas tre malbona por li ĉar li perdis la 1-an mondplacon. Kelkaj ĵurnalistoj trovas ke ĝi estas lia fino. Li estas la plij bona tenisludisto de la mondo kaj de la tempoj.
