Rogers Locomotive and Machine Works

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elaera vido de la fabriko, 28-an de marto 1906

Rogers Locomotive and Machine Worksla fabriko de lokomotivoj kaj maŝinoj de Rogers estis manufakturo de fervojaj vaporlokomotivoj, kiu troviĝis en Paterson, en Passaic County, Nov-Ĵerzejo, en Usono.

Ĝi konstruis pli ol ses mil vaporlokomotivojn por fervojoj en la tuta mondo. La plej fama produkto estis la lokomotivo nomata The General (La generalo), konstruita en decembro de la jaro 1855, kiu ĉefrolis dum la Usona Enlanda Milito.

Rogers estis la dua plej konata lokomotivkonstruisto de la 19-a jarcento post Baldwin Locomotive Works inter almenaŭ cent konstruistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Moshein, Peter and Rothfus, Robert R. (Autumn 1992). "Rogers locomotives: A brief history and construction list", gazeto : Railroad History, numero : 167, paĝoj : 13–147

Williams, H. W. (May 1911). "Locomotive engineers journal", gazeto : Locomotive Engineers Journal, volumo : XLV, numero : 5, paĝoj : 420–422. Alirita 28an de februaro, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]