Rolfako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rolfako estas kategorio da teatraj roloj, konvenaj al la karaktero kaj eksteraj trajtoj de aktoro.

La malnovgreka teatro[redakti | redakti fonton]

Rolfakoj de la aktoroj respondis, unuaŝtupe, al la ĝenra disdivido je komedio kaj tragedio; sekve, oni distingis tragediistojn kaj komediistojn. Pli speciale, la tragediistojn oni subdividis je

  • la unuaj (aŭ la ĉefroluloj, greke πρωταγωνιστής, protagonisto);
  • la duaj (δευτεραγωνιστής);
  • la triaj (tritagonistoj).

La teatro klasikisma[redakti | redakti fonton]

La tradiciaj rolfakoj de la eŭropa teatro klasikisma uzis jenan klasifikon de roloj:

  • herooj kaj heroinoj;
  • amantoj kaj amantinoj;
  • junaj amantoj (france jeunes premiers);
  • reĝoj;
  • tiranoj;
  • patroj (patro nobla, patro komika);
  • konfidencul(in)oj;
  • lakeoj;
  • subretoj;
  • naivulinoj (france ingénues);
  • rezonulo (france raisonneur);
  • dandoj (france petits-maîtres);
  • simpluloj (france paysans);
  • maliculoj
  • ... ktp.