Subreto
Aspekto
Subreto estas sopranparto, ofte kiel koloratursoprano en plejofte gaja rolo en opero aŭ opereto. Subretpartoj sen multege da koloraturo kelkfoje estas en relative malalta registro, pro kio ili foje ankaŭ estas rolataj de mezosopranoj.
Ofte oni nomis subreto gajan aŭ komikan servistinrolon, dum kiam la primadono rolis personon de pli alta socia rango. La subreto originas de la Commedia dell'arte. En la Franca la vorto soubrette signifas „juna servistino“ aŭ „ĉambristino“.
- Ekzemploj por klasikaj subretpartioj:
- W. A. Mozart, Die Zauberflöte: Papagena
- W. A. Mozart, Così fan tutte: Despina
- Albert Lortzing, Der Wildschütz: Gretchen
- Carl Zeller, Der Vogelhändler: Briefchristel
- Ekzemploj por koloratursubretaj partioj:
- W. A. Mozart, Die Entführung aus dem Serail: Blondchen
- Carl Maria von Weber, Der Freischütz: Ännchen
- Johann Strauß (filo), Die Fledermaus: Adele