Albert Lortzing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albert Lortzing ĉ. la jaro 1830

Gustav Albert LORTZING (naskiĝis la 23-an de oktobro 1801 en Berlino; mortis la 21-an de januaro 1851 samloke) estis germana komponisto, libretisto, aktoro, kantisto kaj dirigento.

Li estas ĉefa reprezentanto de la germana „ludopero“, antaŭanto de la opereto kaj germanlingva varianto de la franca komika opero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lortzing naskiĝis kiel filo de la iama ledokomercisto Johann Gottlieb Lortzing kaj ties edzino Charlotte Sophie. Liaj gepatroj fondis la Berlinan teatroasocion kaj faris sian ŝatokupon profesio. Ili rezignis la negocon kaj travojaĝis kiel aktoroj preskaŭ ĉiujn germanajn provincojn.

En 1811 la familio translokiĝis al Breslau al la tiea teatro. Somere 1813 ili havis engaĝon en Bamberg, poste en Coburg, tiam en Strasburgo, en Baden-Baden kaj en Freiburg. Unuan fojon la filo sinprezentis en teatraĵo en la „Kornhaus“ ĉe la katedralo de Freiburg, kie la 12-jara dum la paŭzoj ravis la publikon per komikaj poemoj „sub vigla aplaŭdo“. Ekde 1817 la familio anis la ensemblon de Josef Derossi en Rejnlando, nome ĉe la teatroj de Bonn, Akeno, Duseldorfo, Barmen kaj Kolonjo. La juna Lortzing fariĝis favorato de la publiko en la rolofakoj naturulo, juna amanto kaj bonvivanto, sed ankaŭ li estis engaĝata kiel kantisto (tenoro). La muzikan kaj precipe kompozician ilaron li ricevis kiel lernanto de la Berlina komponisto, muzikinstruisto kaj direktoro de la Sing-Akademie, Carl Friedrich Rungenhagen, en kies ĥoro li kantis kiel tenoro.

memortabulo ĉe la domo Luisenstraße 53 en Berlin-Mitte

La 30-an de januaro 1824 Lortzing edziĝis kun la aktorino Rosina Regine Ahles. Kun ŝi li havos dek unu gefilojn. Ekde aŭtuno 1826 la junaj geedzoj anis la Kortegan Teatron en Detmold, kiu ankaŭ prizorgis Monasteron kaj Osnabrück. Lortzing estis akceptata en 1826 kiel membro de la loĝio Zur Beständigkeit und Eintracht (Por konstanteco kaj konkordo) en Akeno. En la polica ŝtato de kanclero Metternich framasonismo estis ŝatata rifuĝejo por artistoj. En Detmold Lortzing komponis i.a. oratorion Die Himmelfahrt Christi (La Ĉieliro de Kristo), unuafoje prezentata en Monastero, tamen mallaŭdata de la Monastera regdistriktestro, ĉar la aktoro Lortzing „kiel komponisto tute ne havas renomon“.

En Detmold ekestis disputo kun la ekstravaganca poeto Christian Dietrich Grabbe, kiu tamen estis repacigita. Lortzing komponintis scenejan muzikon por Don Juan und Faust, la ununura dramo de Grabbe, kiu sursceniĝis; li mem rolis kiel Don Juan, lia edzino kiel Donna Anna, por kio Lortzing ricevis en Frankfurta ĵurnalo de anonimulo ekzaltitan kritikon. Tiu kritikisto tamen ankaŭ gloris la dramon de „tiu genia poeto“. Recenzisto estis la genia poeto mem – tiutempe ne estis malkutime, varbi pri si mem per recenzoj.

statuo de Lortzing fare de la skulptisto Gustav Eberlein en la parko Tiergarten centre de Berlino

La 3-an de novembro 1833 junaj Lortzing debutis ĉe la Urba Teatro en Lepsiko, kie ankaŭ la gepatroj de Lortzing 1832 estis anoj de la ensemblo de Friedrich Sebald Ringelhardt. Tie Lortzing aniĝis la artistan klubon Tunnel unter der Pleisse, kaj en 1834 li aliĝis en la Lepsika loĝio Balduin zur Linde. Ankaŭ en la ensemblo de Lepsiko Lortzing estis treege amata, kaj brilis antaŭ ĉio en komedioj de Johann Nestroy. Pro lia emo improvizi, deflankiĝi de la permesita roloteksto, la teatra polico alportis al li problemojn. Ankaŭ liaj unuaj komikaj operoj ne trapasis senprobleme la Lepsikan cenzuron. La opero Zar und Zimmermann (Caro kaj ĉarpentisto), kiu temas pri fermitkapaj superaj aŭtoritatoj, unuafoje sursceniĝis la 22-an de decembro 1837 en Lepsiko. Lortzing mem rolkantis Petron Ivanovon. Sed nur la Berlina prezentado de 1839 estis ĉirkaŭe jubilata kaj alportis al li la trarompon.

En 1844 Lortzing iĝis dirigento ĉe la Urba Teatro de Lepsiko. En aprilo 1845 la waren Lortzings reŭmatismaj atakoj de Lortzing estis la preteksta kaŭzo por lia maldungo, kiun eĉ la ripetaj protestoj de la publiko ne povis forturni. En malferma letero, kiun preskaŭ ĉiuj en la ensemblo subskribis, li protestintis kontraŭ disponoj de la urba konsilantaro.

Inter 1845 kaj 1847 Lortzing aktivis kiel dirigento ĉe teatro en Vieno. En 1848 li verkis por la liberecomovado (komp. Revolucio de 1848 en Germanio) tekston kaj muzikon por sia politika opero Regina, nomitaj laŭ lia edzino, verko kiu temas laŭ nuntempa kompreno pri striko, sed ankaŭ pri sinmortiga teroro. Lia lasta tutvespera opero estis en 1849 la fabelsatiro pri la militista ŝtato Prusio Rolands Knappen, en kiu en la refreno aperas la demando: „Und das soll eine Weltordnung sein?“ (Kaj ĉu ĉi tio estu mondordo?)

En 1848 li perdis sian engaĝon kaj devis engaĝigi kiel aktoro por supervivi kun sia familio (Gera, Lüneburg). En 1850 li fariĝis dirigento en Berlino ĉe la nov-inaŭgurita Friedrich-Wilhelmstädtisches Theater.

La 21-an de januaro 1851 matene Albert Lortzing mortis, trolaborinte kaj estante en ŝuldegoj. Al la entombigo sur la 2-a Sophien-Tombejo en Berlin-Mitte kvar tagojn poste kunvenis i.a. Giacomo Meyerbeer, Heinrich Dorn, Wilhelm Taubert kaj Carl Friedrich Rungenhagen. La teatrokolegoj de Lortzing tegintis la ĉerkon per la koloroj nigro-ruĝo-oro – kiuj memorigis pri la malsukcesa revolucio de 1848/49.

Verkoj (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

poŝtmarko okaze de la 100-a reveno de lia mortotago en 1951
  • Die Himmelfahrt Christi, Oratorio (Monastero 1828)
  • Ali Pascha von Janina oder Die Franzosen in Albanien (Monastero 1828)
  • Szenen aus Mozarts Leben (Monastero 1832)
  • Der Weihnachtsabend (Monastero 1832)
  • Die Schatzkammer des Ynka, 1836 (neniam prezentita, kredeble perdita)
  • Die beiden Schützen (Lepsiko 1837)
  • Zar und Zimmermann (Lepsiko 1837)
  • Hans Sachs (Lepsiko 1840)
  • Casanova (Lepsiko 1841)
  • Der Wildschütz (Lepsiko 1842)
  • Undine (Magdeburgo 1845)
  • Der Waffenschmied (Vieno 1846)
  • Regina ("Freiheitsoper", ekestis en Vieno en 1848, ne prezentita dum la vivo de Lortzing, unuafoje laŭ manskribaĵoj de Lortzing en Gelsenkirchen en 1998)
  • Rolands Knappen oder Das ersehnte Glück (Lepsiko 1849, unua sencenzura prezento en 2005 en Freiberg/Saksio)
  • Die Opernprobe (Frankfurto-ĉe-Majno 1851)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irmlind Capelle: Chronologisch-thematisches Verzeichnis der Werke von Gustav Albert Lortzing (LoWV). Studio, Kolonjo 1994, ISBN 3-89564-003-4
  • Irmlind Capelle: Albert Lortzing. Sämtliche Briefe. Bärenreiter, Kaselo 1995, ISBN 3-7618-1178-0
  • Hans Christoph Worbs: Albert Lortzing. Rowohlt, Reinbek 1980, ISBN 3-499-50281-X
  • Heinz Schirmag: Albert Lortzing. Glanz und Elend eines Künstlerlebens. Henschel, Berlino 1995, ISBN 3-89487-196-2
  • Jürgen Lodemann: Lortzing. Leben und Werk des dichtenden, komponierenden und singenden Publikumslieblings, Familienvaters und komisch tragischen Spielopernweltmeisters aus Berlin. Steidl, Göttingen 2000, ISBN 3-88243-733-2
  • Jürgen Lodemann: OPER - O REINER UNSINN - Albert Lortzing, Opernmacher. Edition WUZ, Nr. 19, Freiberg a.N. 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]