Roma Pontifiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roma Pontifiko (kio signifas Episkopo de Romo) estas kroma nomo per kiu oni indikas, precipe en la la kanona juro, la Papon, kiel posteulo de Sankta Petro Apostolo. Li tenas la superan povon de pastrada gvido de la Katolika Eklezio, kiu siavice fundiĝas en la katolika Biblio kaj en la katolika Tradicio.

Pontifiko devenas de la latina vorto pontifex, kiu signifas «pontofaranta», kaj la episkopon oni vidas kiel tiu kiu konstruas ponton inter la fidelularo kaj Kristo, realigante la vikarian funkcion de «Paŝtisto», dum la adjektivo «Roma» anstataŭas «de Romo», la apostola sidejo de la Papo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]