Romanizat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romanizat estas esperantido proponita de Roman Brandt en 1908. Ŝajne ĝi estas unua propono de reformo de Ido kaj eble estas provo de kompromiso inter tiu lingvo kaj Esperanto. Jam en 1910, Brandt rezignis tion kaj fariĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de la rusa Esperanto-movado.