Ron Paul
Ron Paul | |
---|---|
usona politikisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-a de aŭgusto, 1935 en Green Tree, Pensilvanio, Usono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Gettysburg College • Universitato Duke |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Rand Paul |
Okupo | |
Okupo | politikisto • kirurgo • oficiro de aerarmeo • ginekologo • ĵurnalisto • obstetrikisto • podkastisto • jutubisto • televida produktoro |
Ronald Ernest "Ron" Paul (n. 30-an de aŭgusto, 1935) estas kuracisto, usona politikisto, kaj membro de Usona Domo de Reprezentantoj. Li estis kandidato por la 2008 Respublikana prezidanta nomumo, kaj denove kandidatas tiel en 2012, sed li estis la kandidato por la Liberecana Partio en 1988. Li estas la sola kandidato por la Respublikana kandidatigo kiu ankaŭ estas kritikisto de la 2-a Golfa Milito. Subtenantoj de Paul kelkfoje vidigas afiŝtabulojn, sur kiuj vidiĝas la slogano "Ron Paul rEVOLucio." (En la angla, "EVOL" estas la malantaŭena literumo de "amo").
Rezultoj de la Respublikanaj Kaŭkusoj kaj Primarumoj
La rezultoj de la ĝisnunaj Respublikanaj elektregionoj ne igis Ron Paul unu el la respublikanaj prezidentkandidatoj verŝajnaj venki la kandidatigon de la partio. Tamen, li estas ricevinta pli da voĉoj ol Rudy Guiliani, kiu estas rigardata kiel pli serioza kandidato.