Ruĝa Libreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ruĝa Libreto

Ruĝa Libreto, ankaŭ nomita 'La Eta Ruĝa Libreto' aŭ pli precize la 'Ruĝa Libro de Mao', estas la plej multnombre eldonita libro de 20-a jarcento. Ĝi estas la kolektado de citaĵoj de ĉina estro Mao Zedong (aŭ Mao Ce Tung). La nomo de la libro ĉine estas 毛主席语录 kio signifas "Citaĵojn de Prezidanto Mao". Laŭdire ĉiu devis havi la libron dum la "Kultura Revolucio" kaj la bildo de amasoj da ĉinaj civitanoj (ĉefe junuloj) svingante la libron iĝis figuro de la kolektiva memoro. Krom la disvastigo de la libro en Ĉinio ege gravis la disvolvigon de tiu verketo, pli por propagandaj celoj, ol por lega, politika aŭ kultura influo, ekzemple dum la politikaj movadoj de la maldekstro dum la 1960-aj jaroj (Majo de 1968) kaj la 1970-aj jaroj, kiel montro de la disvastigo de la organizoj kaj partioj de la marksisma tendenco nomita maoismo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempe dum la liberigaj revolucioj en multaj landoj de la Tria Mondo.

La citaĵoj en la libro estas dividitaj en 33 ĉapitroj.