Ruesga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruesga
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39815
Demografio
Loĝantaro 809  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 17′ N, 3° 34′ U (mapo)43.2825-3.56Koordinatoj: 43° 17′ N, 3° 34′ U (mapo) [+]
Alto 136 m [+]
Areo 88 km² (8 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ruesga (Kantabrio)
Ruesga (Kantabrio)
DEC
Ruesga
Ruesga
Situo de Ruesga
Ruesga (Hispanio)
Ruesga (Hispanio)
DEC
Ruesga
Ruesga
Situo de Ruesga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ruesga [+]
vdr
Municipa teritorio de Ruesga, oriente de Kantabrio.

Ruesga [RŬESga] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Asón-Agüera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Matienzo.

La municipo disdividiĝas en du partoj, el kiuj la plej malgranda estas okcidente de la municipo Arredondo. Ĝi limas kun Solórzano kaj Voto, norde; Soba, sude; Rasines kaj Ramales de la Victoria, oriente; kaj kun Arredondo, Riotuerto kaj Entrambasaguas okcidente. Ĝi estas je 50 km de Santandero.

Estas multaj grotoj en la areo, el kiuj unu estas pli ol 20 km longa.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 87,96 km² estas 826 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 826 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Calseca, Matienzo, Mentera Barruelo, Ogarrio, Udalla kaj Vear de Udalla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Blazono de la Palaco de Valle.

Oni menciis ĝin per la nomo Valle de Ruesga en la testamento de Ordoño la 2-a, konservita en la Liber Testamentorum de la Katedralo de Oviedo. Estas registro de ĝia ligo al la Kapitula Kirko de Valpuesta, sidejo de la episkopo ĝis la 11-a jarcento.

La ekspansio de la senjorlando de la stirpo de Velasco al Ruesga estas registrita en la libro Becerro de las Behetrías (1352), laŭ kio tiu Valle de Ruesga estis de Pedro Fernández de Velasco. En 1392, Johano la 2-a de Kastilio konfirmis al sia ĉefservisto, Juan de Velasco, ĉiujn liajn posedaĵojn en Ruesga kaj en Soba. En 1434 estis registrita la pago de impostoj al la Duko de Haro, kun mencio de la loĝlokoj Matienzo, Barruelo kaj Riba en Solares.

La censo de Floridablanca, en la 18-a jarcento, konfirmis la senjorecon al la posteuloj de Velasco, nome la Dukoj de Frías, kiuj nomumis urbestron kaj vicurbestron.

En la 19-a jarcento la Valle de Ruesga dividiĝis en du modernaj municipoj, sude Arredondo, kaj la cetero kun ĉefurbo en Riva, kun Riva, Matienzo, Mentera kun ties kvartalo Barruelo, Garrio kaj Valle. En 1822 ĝi havis 2 524 loĝantojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Palaco de Valle.

Ĉirkaŭ 36,2 % de la municipa laboristaro dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 14,5 % al konstruado, 11,4 % al industrio kaj 37,9 % al sektoro servoj.

Heredo[redakti | redakti fonton]

De ĝia heredo elstaras tri Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:

  • Groto “El Patatal”.
  • Groto “Cofresnedo”.
  • Groto “Los Emboscados”.

Krome, la Palaco de la familio Valle aŭ de Bárcena estas katalogita havaĵo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]