Sándor Zöld

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ZÖLD Sándor (zeold) estis hungara kuracisto, ministro por internaj aferoj naskita en Nagyvárad la 19-an de majo 1913 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de aprilo 1951.

Biografio

Sándor Zöld havigis diplomon en Debrecen. Li jam kiel studento estis ano de la eksterleĝa komunista partio ekde 1932. Li estis unu el organizintoj de la Marta Fronto de Debrecen kaj redaktoro de revuo Tovább. Ekde 1942 li estis kuracisto en la malsanulejo de Berettyóújfalu. Ekde decembro de 1944 li estis ano dela Provizora Landkunveno, ŝtatsekretario por internaj aferoj. En 1946 li estis partisekretario de komisiono de Grandszeged, deputito de departemento Csongrád-Csanád. Post la unuiĝa kongreso de partioj oni elektis lin la Centran Komitaton de la partio kaj en la samam jaro oni nomumis lin ŝtatsekretario por internaj aferoj. Inter 23-a de junio 1950 kaj 20-a de aprilo 1951 li estis ministro por la internaj aferoj, ano de Politika Komitato. En 1951 laŭ eltrovitaj akuzoj oni volis aresti lin, sed li sinmortigis antaŭ la aresto.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]