Sărățeni (Mureș)
Sărăţeni saracenj (hungare: Sóvárad ŝo:va:rad) estas vilaĝo en Rumanio sur la bordo de Târnava Mică sudokcidente de Sovata. Administre ĝi apartenas al Sovata.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 mil 946 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 mil 610 (86% hungaroj).
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1331. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj homoj
- Géza Illyés (historiisto) (Sóvárad, 4-a de septembro 1883 – Târnăveni, 28-a de majo 1950): historiisto.
- Béla Király (n. 25-a de januaro 1957): verkisto.
- Csaba Király (n. 1942), ligno skulptomajstro
- László Király (*19-a de novembro1943): poeto, verkisto.
- Mihály Péter Heinrich (*11-a de majo 1929): kuracisto, universitata profesoro.
- László Péterfi (3-a de junio 1788 - Borosbocsárd, oktobro 1848): pedagogo, bibliotekisto.
- Károly Péterfi (17-a de aprilo 1790 – Marosvásárhely, 23-a de januaro 1873): reformita pastro, instruisto, filozofo, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1834).
- Albert Péterfi (14-a de junio 1800 – Bukareŝto, 29-a de marto 1850): reformita pastro, pedagogo.
- Magda Rácz (28-a de aŭgusto 1950) tekstilartistino
- Mátyás Váradi (1638 – Kézdivásárhely, post 1684): pastro, kuracisto.