SFDK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SFDK
muzika grupo
Komenco 1993 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

SFDK estas grupo de hiphopo el Sevilo, Hispano, formita de Zatu (Saturnino Rey) kaj Acción Sánchez (Óscar Sánchez).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Zatu famis pro siaj ingeniaj rimaĵoj, kaj en ties vortumado elstaras humuro, speciale el 2005. En liaj unuaj verkoj, laŭ la alinomo El Ingeniero uzis andaluzan dialekton, bastonan voĉon kaj sintenon pli metalrokan.

La grupon oni fondis komence de la 1990-aj jaroj, en la mezlernejo kie studis Zatu. Kun kelkaj amikoj, ili formis la grupon Straight From Da Kranny (SFDK), tradukeble kiel "rekte el la angulo (aŭ kaŝejo)". Tiu nomo referencis al la ejo en kiu kunvenis la grupo. Tio ŝanĝiĝis al "Siempre Fuertes De Konciencia" (ĉiam konscifortaj).

En 1997 oni kreis la unuan diskeldonejon specializitan en repo en Sevilo, nome Zeroporsiento. La unua referenco publikigita de tiu eldonejo estis la unua unuopaĵo de SFDK profesie: "Llámalo como lo quieras" en 1997. Kun la diskeldonejo Zona Bruta SFDK publikigis sian unuan albumon en 1999, nome "Siempre fuertes", alude al la nova signifo de la grupo, iel for de la iamaj komponantoj. Farinte koncertojn de "Siempre Fuertes" tra Hispanio, ili preparis duan albumon nome "Desde los chiqueros", kaj publikigis ĝin en 2000, kiun ili prezentis koncerte en Hispanio, sed ankaŭ en Portugalio kaj Francio.

En 2003 ili publikigis "2001 Odisea en el lodo", sukcesis, vendis ĉirkaŭ 12 000 ekzemplerojn, kaj faris turneon tra tuta Iberio. Meksiko, Ĉilio kaj Los-Anĝeleso, en la festivalo de latinamerika muziko, LAMC (Latin Alternative Music Conference).

Post krizeto, en 2004 ili kreis sian propran diskeldonejon SFDK Records, per kiuj ili publikigis plurajn albumojn, sukcesis en vendoj kaj pluigis turneojn.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • "Siempre fuertes" (Zona Bruta, 1999)
  • "Desde los chiqueros" (Zona Bruta, 2000)
  • "2001 Odisea en el lodo" (Zona Bruta, 2003)
  • "2005" (SFDK Records/Boa Music, 2005) (Ora Disko pro pli ol 40 000 venditaj ekzempleroj)
  • "Los veteranos" (SFDK Records/Boa Music, 2007)
  • "Siempre Fuertes 2" (SFDK Records/Boa Music, 2009)
  • Acción Sánchez y Zatu Rey: "Lista de invitados" (SFDK Records, 2011)
  • "Sin miedo a vivir" (SFDK Records, 2014)
  • "Redención" (SFDK Records, 2018)
  • "Inkebrantable" (SFDK Records, 2023)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo SFDK en la hispana Vikipedio.