SSC Aero
SSC Aero (ankaŭ Ultimate Aero) estas supersporta aŭtomobilo, kiun produktas la usona firmao Shelby Super Cars. La pli forte tipo Ultimate Aero TT atingis dufoje rapidecan pinton de 412 km/h, en 2007. Tiel la Ultimate Aero TT estas la plej rapida aŭtomobilo kun permeso por publika uzo. Ĝia karoserio estas karbonfirmigita plasto.
SSC Aero[redakti | redakti fonton]
- V8-motoro kun 6187 cm³
- Povumo: 583 kW (793 ĉevalpovo)
- Maksimuma turnomomanto: 736 Nm
- Maksmimuma rivolua nombro: 7200 U/min
- Permana 6-ŝtupa rapidecŝaltilo
- akcelo de 0 al 60 mejloj/horo (= ĉ. 0–96 km/h): 3,1 sekundoj
SSC Ultimate Aero[redakti | redakti fonton]
- Povumo: 775 kW (1054 ĈP)
- Maksmimuma turnomomanto 861 Nm
- Maksmimuma rivolua nombro: 7200 U/min
- akcelo de 0-161-0 km/h: 11,66 sekundoj
- brems-vojo de 100 ĝis 0 km/h: 31,5 m
SSC Ultimate Aero TT[redakti | redakti fonton]
- Povumo: 870 kW (1183 ĈP) ĉe 6.950 U/min
- Maksmimuma turnomomanto 1.302 Nm ĉe 6.600 U/min
- Maksmimuma rivolua nombro: 7200 U/min
- akcelo de 0 ĝis 96 km/h: 2,78 sekundoj (4-a plej rapida akcelado inter la aŭtomobiloj, la unua estas Bugatti Veyron 16.4 kun 2.46 sekundoj)
- akcelo de 0 ĝis ĉ. 200 km/h: 6 sekundoj
- akcelo de 0 ĝis ĉ 300 km/h: 12 sekundoj
- maksimuma rapido: 412 km/h, mezurita la 13-an de septembro 2007, oficiale fare de la Guiness-libro.
Ultimate Aero EV[redakti | redakti fonton]
SSC anoncis produktadon de Ultimate Aero EV, elektran version de la sportaŭto. Oni celas 500 ĉevalpovojn (373 kW) per la elektromotoro, per kiu SSC esploras uzon de 2 motoroj en 2- aŭ 4-rada pelado. Oni planas produktadon de prototipo en februaro de 2009 kaj produktan komencon je fino de 2009.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo pri SSC Aero & Ultimate Aero Arkivigite je 2008-11-19 per la retarkivo Wayback Machine