Sablobenko Arguin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sablobenko Arguin estas areo ĉe la okcident-afrika marbordo, sur sablobenkoj kaj malprofundaj rifoj. Ĝi etendiĝas de la marbordo de la hodiaŭa Maŭritanio ĝis tridek marmejloj en la Atlantikon. Tie daŭre regas kontinenta-mara vento, ĉar la Saharo etendiĝas ĝis la marbordo kaj la varmego de la kontinento alsuĉas daxure la pli malvarmajn aeromasojn super la maro.

La sablobenko Arguin estas la plej danĝera sur la okcidentafrika marbordo. La ŝipoj ĝenerale preterveturas la sablobenkon en larĝa distanco. Tio okazis jam en la 19-a jarcento. La plej kutima vojo okazis de Kabo Finisterre ĉe la nord-okcidenta marbordo de Hispanio en okcidentan direkton. Nur pofunde okcidente en la Atlantiko oni ŝanĝis la direkton suden kaj preterŝipis Madeira kaj la Kanariojn ĉe ties okcidentaj bordoj. Nur post oni atingis la latitudon de St. Louis, oni veturis orienten kaj tiel evitis proksmiecon de la sablobenko. Okcidenta landoformo por identigo de tiu sablobenko estas Cap Blanc.

Plurfoje okazis gravaj ŝipakcidentoj ĉe tiu marborda parto, inter 1791 kaj 1816 minimume 30 ŝipoj ankriĝis en la sablon. Tie surbenkiĝis en 1815 la usona ŝipo Commerce, la maristojn kaptis lokaj tribanoj. En 1816 surbenkiĝis la franca fregato Méduse. Ĉar la savboatoj ne sufiĉis por ĉiu, oni konstruis floson kaj uzis tiun 157 el la 400 personoj. La flosaĵo flosis plurajn tagojn en la Atlantiko sen ia direktado, oni ne havis sufiĉe da akvo, nutraĵo. Sur la floso oni ekpraktikis kanibalismon kaj brutalajn kverelojn. Travivis nur 15 personoj. La ŝipakcidento estas unu el la plej konataj en la 19-a jarcento kaj estis pentrita, eternigita de Gericault en La floso de la Meduzo.

Ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

En areo de la sablobenko troviĝas la samnoma insulo (Arguin), kiu havas viglan historion spite al la danĝereco de la areo.

La Sablobenko Arguin estas aprto de la Nacia Parko Banc d'Arguin.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Baptiste H. Savigny, Alexandre Corréard: Der Schiffbruch der Fregatte Medusa. Matthes & Seitz, Berlin, 2005, ISBN 3-8822-1857-6
  • Jonathan Miles: The wreck of the Medusa, Grove Press, New York 2007, ISBN 978-0-8021-4392-1