Sacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Saci-pererê, de J. Marconi (2007).

Sacio estas, laŭ Brazila folkloro, estulo kiu vivas en arbaroj. Sacio estas nigra nano kaj havas nur unu piedon. Ĝi portas ruĝan ĉapon kaj pipon. Ĝi estas speco de koboldo, kiu faras malgrandajn ĉagrenojn al homoj.

Monteiro Lobato igis ĝin simbolo de brazila kulturo. Kaj, eĉ se hodiaŭ neniu kredis pri ĝi, ĉiuj brazilanoj konas ĝin kaj tre ofte ĝi aperas en infanlibroj, televidfilmoj, bildstrioj ktp.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la Prêmio Saci estis establita en la kampo de teatro kaj kinejo. La honoro konsistis el statueto skulptita fare de Victor Brecheret.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]