Said ATTHOUMANI estis komorapolitikisto. Li nedaŭre oficis kiel ministro pri internaj aferoj dum la jaro 1975, kiam la Komoroj sendependiĝis, sed devis rapide rezigni sian postenon, kiam Ali Soilih ekregis la landon. La 13-an de majo1978, Atthoumani helpis organizi puĉon, okaze de kiu Soilih estis eksigita. Atthoumani fariĝis membro de politika-militista direktoraro, kiu ekde tiam regis la insularon. Dek tagojn poste, li rezignis tiun postenon kaj cedis ĝin al alia direktoraro, estrita de Ahmed Abdallah kaj Mohamed Ahmed. Ekzistas malmultaj aliaj informoj pri Atthoumani krom tio, ke pluraj aliaj membroj de lia familio ankaŭ estis politikistoj.