Saint-Maixant (Creuse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Maixant
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Aubusson
INSEE kodo 23210 [+]
Poŝtkodo 23200
Kodo laŭ INSEE 23210
Politiko
Urbestro S-ino Nicole Pallier
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 260 (1 999)
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°59′40″N 2°12′29″O  /  45.99444°N, 2.20806°O / 45.99444; 2.20806 (Saint-Maixant (Creuse)) (mapo) Koordinatoj: 45°59′40″N 2°12′29″O  /  45.99444°N, 2.20806°O / 45.99444; 2.20806 (Saint-Maixant (Creuse)) (mapo)
Alto 420 m - 628 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 13,86 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Maixant en Francio
45° 59′ 40″ Nordo 2° 12′ 29″ Oriento / 45.9944444444 °N, 2.20805555556 °O / 45.9944444444; 2.20805555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Maixant (Creuse) [+]
vdr

Saint-Maixant estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 260 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio

Saint-Maixant etendiĝas sur 13,86 km², kaj havis 260 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 18 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Maixant situas je alteco de 628 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Maixant apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Nicole Pallier, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj

Ekzistas kastelo de la 15-a jarcento, tipa de la militista arkitekturo de la graflando Marche. Ĝi estis renovigita por la unua fojo en 1860, kaj estas nun privata bieno.

Lokaj famuloj

Administrado

Saint-Maixant apartenas al la kantono de Aubusson, kies ĉefurbo estas Aubusson. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ