Salavat Julajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salavat JULAJEV (naskiĝis la 16-an de junio 1754 — mortis la 8-an de oktobro 1800) estas baŝkira nacia heroo kaj poeto. Partoprenanto de la ribelo de Emeljan Pugaĉov (1773-1775) kaj ties gvidanto sur la tero de Baŝkirio. Li kolektis, formis kaj komandis pli ol dekmilan armeon. Pro batalo kontraŭ carismo li estis kondamnita al ĝisviva deportado. Literaturan kreadon li verkis ĉefe en la baŝkira lingvo.

La monumento omaĝe al Julajev, troviĝanta en la ĉefurbo Ufa, fariĝis la bazo por prilaboro de la nuntempa blazono de Baŝkirio. Laŭ lia nomo oni nomis la plej grandan Glacihokeejojn en Ufa.