Salikoko
Salikoko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Alpheoidea | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La salikoko (latine: Caridea) apartenas al la artikuloj. Ili vivas en sala kaj sensala akvo, sed precipe en la maro. Plej volonte sur sabla fundo kie ili povas enfosi sin por ŝirmi kontraŭ predantoj.
Estas ĉ. 250 specioj da salikokoj, kaj en tropikaj, duontropikaj kaj malvarmaj akvoj. Ĝenerale salikokoj fariĝas pli grandaj kiam la akvo kie ili vivas estas pli varma. Salikokoj manĝas ĉiajn bestajn kaj plantajn restaĵojn.
La plej konata salikoko estas la griza salikoko aŭ krangono (Crangon crangon). Ili vivas precipe dum la somero ĉe la marbordo. Dum la vintro ili iras al pli profunda akvo. Krangonoj antaŭ ĉio dumnokte estas aktivaj.
Proverbo
Salikoko kiu dormas estas kunportata de la fluo.
Vidu ankaŭ