Samantha Mathis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samantha Mathis
Persona informo
Samantha Mathis
Naskiĝo 12-an de majo 1970 (1970-05-12) (53-jaraĝa)
en Broklino
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University High School vd
Familio
Patrino Bibi Besch vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1970– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samantha MATHIS (naskiĝis la 12-an de majo 1970 en Broklino, Novjorko, do nun 53-jara) estas usona aktorino, kiu krom aktorado funkciis kiel la vicprezidanto de la sindikato SAG-AFTRA de 2015 ĝis 2019. Tiu posteno estas por du jaroj. Ŝi estis elektita en 2015 kaj reelektita en 2017.

en 2023

Samantha Mathis faris sian filmdebuton en Pump Up the Volume (1990), kaj poste kunaktoris aŭ aperis en tiaj filmoj kiel angla voĉo en la animacia filmo FernGully: La Lasta Pluvarbaro (The Last Rainforest, 1992), Super Mario Bros. (1993), kie ŝi rolis kiel princino Lekanto. The Thing Called Love (1993), Little Women (1994), La Usona Prezidanto (The American President, kun Michael Douglas, 1995), Jack and Sarah (1995), Broken Arrow (kun John Travolta, 1996), American Psycho (kun Christian Bale, 2000), The Punisher (2004), kaj Atlas Shrugged: Part II (2012). Poste ŝi havis revenantajn rolojn en la televida serio The Strain (2014-2017) kiel novjorka magistratano Justine Feraldo, kaj en la televida serio Billions (2016-2023). ​