San-Blazo (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

San-Blazo hispane San Blas estas unu el la21 distriktoj de Madrido (en la oriento), Hispanio, administre organizata en 8 kvartaloj. Ĝi havas 157.367 loĝantojn.

La municipo Kaniljeĥo estis unu el la plej antikvaj de la Madrida Regiono, aliĝita al Madrido laŭ dekreto la 24-a de junio 1949. Kiam okazis la administra divido de la urbo en distriktoj oni ne povis rekuperi la nomon Kaniljeĥo; male al aliaj distriktoj de la ĉefurbo, kiuj konservis la nomojn de la municipoj en aliaj epokoj.