San Miguel del Valle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Miguel del Valle
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49680
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 5° 30′ U (mapo)42.029444444444-5.4969444444444Koordinatoj: 42° 2′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 735 m [+]
Areo 10,72 km² (1 072 ha) [+]
San Miguel del Valle (Provinco Zamoro)
San Miguel del Valle (Provinco Zamoro)
DEC
San Miguel del Valle
San Miguel del Valle
Situo de San Miguel del Valle
San Miguel del Valle (Hispanio)
San Miguel del Valle (Hispanio)
DEC
San Miguel del Valle
San Miguel del Valle
Situo de San Miguel del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel del Valle [+]
vdr

San Miguel del Valle [sanmiGEL delBAlje] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. San Miguel del Valle estas etimologie tradukebla al Sankta Mikaelo de la Valo. Bildo de Sankta Mikaelo videblas ruĝe en la blazono.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 128 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 79 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la 13-a jarcento, sed ligita al najbaraj Valdescorriel kaj Roales de Campos, jam dokumentitaj en 1043 kaj 1074, respektive. Ĝi apartenis al la "alfoz" de Valderas kaj poste al Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]