San Pedro de Mérida
El Vikipedio
San Pedro de Mérida estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas sampedreños. La censita populacio en 2008 estis de 850 loĝantoj.
Situo [redakti]
San Pedro de Mérida estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 282 m; je 75 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj nur je 13 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, al kiu utilas iome kiel dormovilaĝo aŭ dormokvartalo. La surfaco de ties teritorio estas de 22,7 km².
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado. Iom de servoj, ĉar la vilaĝo troviĝas ĉe aŭtoŝoseo de Madrido al Badajoz, ĉe la Natura Parko Kornalvo kaj tre proksime de Mérida.