Sandhills

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sandhills
ekoregiono
ebenaĵo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj42° 8′ N, 102° 11′ U (mapo)42.13-102.19Koordinatoj: 42° 8′ N, 102° 11′ U (mapo) [+]

Sandhills (Tero)
Sandhills (Tero)
situo de la montetoj Sandhills en Usono

Sandhills (Tero)
Sandhills (Tero)
la areo Sandhills fotita de la kosmo
Map
Sandhills
Vikimedia Komunejo:  Nebraska Sandhills [+]
vdr
Sandhills en la kantono Hooker

La Sandhills, ankaŭ Sand Hills, aŭ Nebraska Sandhills, aŭ esperante Nebraska sablomontetoj estas nur el sablodunoj konsistanta preria regiono en la usona ŝtato Nebrasko. La dunoj estas preskaŭ komplete kovritaj per malaltaj plantoj kaj tiel stabiligitaj. La Sandhills estas la plej vasta kunigita areo de tiuj sablodunoj en la okcidenta hemisfero. Ĝi egalas preskaŭ al unu kvarono de la areo de Nebrasko.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Depende de la difino, la sablaj montetoj grandas de 59.760 ĝis 61.100 kvadrataj kilometroj.[1] La dunoj altas ĝis 100 metroj. La alteco super marnivelo estas de 550 metroj en la oriento ĝis 1100 metroj en la okcidento. La plejparte nordokcidentaj ventoj kaŭzas, ke la dunoj kaj valoj estas orientitaj sudokcidente ĝis nordoriente.[2]

La sablaj montetoj situas supre de la granda Ogallala-grundakvejo kaj ne havas inter la tera surfaco kaj la grundakvo neniujn tavolojn, kiuj ne tralasas la grundakvon. Tial inter la unuopaj dunoj situas lagoj kaj marĉoj, kvankam la precipitaĵo ne estas tre alta. Pro tiaj karakteroj la sablaj montetoj servas kiel interstacio por multaj birdoj survoje al ilia flugo al la travintrejoj. Parto de la regiono apartenas al la akvokolekta bazeno de la riveroj Loup kaj Niobrara.[3]

Samtempe la tralasivo de la grundo faras, ke la Ogallala-grundakvejo havas tre grandan signifon por la agrikulturo en la tutaj Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul A. Johnsgard: Great Wildlife of the Great Plains. University Press of Kansas, 2003, ISBN 0-7006-1224-6
  • Gail Lorna DiDonato: Cattle, Environment, and Economic Change: A History of Cherry County, Nebraska’s Cattle Industry, from Earliest Times times to 1940. Lincoln 1998 (online)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono: The Sandhills "Building Partnerships for an Ecosystem". Arkivigite je 2018-11-22 per la retarkivo Wayback Machine fws.gov, abgerufen am 21. Mai 2013.
  2. Paul A. Johnsgard: Great Wildlife of the Great Plains. University Press of Kansas, 2003, S. 80
  3. Paul A. Johnsgard: Great Wildlife of the Great Plains. University Press of Kansas, 2003, S. 83