Juliano de Antioĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Juliano la martiro estas la patrono de urbo Rimini en Italio.

Juliano kredeble estis el Istrio kaj vivis en la 3-a jarcento. Laŭ tradicio el la 10-a/11-a jarcentoj li mortis kiel martiro en Flaviade (Kilikio, nun en Turkio) pro kondamno de vickonsulo Marciano. La sarkofago kun liaj relikvoj en 962 venis al Rimini kaj estis konservita en la benediktana abatejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo (nun paroĥejo de Sankta Juliano la martiro en San Giuliano Mare).

En 1225 Rimini elektis lin patrono de la urbo. Kiel lia mortodato estas konsiderata la 22-a de junio 249. Oni honoras lin ankaŭ en aliaj lokoj, precipe en Italio.

Ĉiuj fontoj pri la sanktulo, escepte de lia sarkofago, estas el la 14-a jarcento. Pri lia vivo do nenio estas sciata.

Ekzistas pluraj aliaj sanktuloj kun la nomo Juliano, ekzemple episkopo de Le Mans, kiu mortis en 348, aŭ Juliano el Egiptio, kiu mortis ĉirkaŭ 310.

Eksteraj ligiloj