Sankta Maria de la Fontano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala alrigardo al la kontruaĵo


La Sanktejo de Sankta Maria de la Fontano (Itale: Madonna della Fontana) estas malgranda preĝejo de la 13-a jarcento kiu troviĝas en la komunumo de Camairago, en la Provinco de Lodi, Italio. Ĝi pli precize lokiĝas en meandro de rivero Adda inter Camairago, Cavacurta kaj Maleo.

Historio

Fiŝistoj starigis ĝin kredeble antaŭ 1261, esperante la protekton de Sankta Maria kontraŭ inundoj de la rivero Adda.

Apud la sanktejo, troviĝas fontano de dolĉa akvo, benita de Sankta Karlo Boromeo, kiun la tradicio konsideras mirakla.

En la 20-a jarcento kaj ĝis la 1970-aj jaroj, ĝi estis tre vizitata de pilgrimantoj kaj turistoj. Hodiaŭ, la loko estas vizitata dimanĉe okaze de mesoj.

Bildoj