Sankta Neot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mosaiko memore al Sankta Neot, ĉe St Neot, Kornvalo

Sankta NEOT (m. ĉ. 870) estis anglosaksa monaĥo kaj sanktulo.

Kiam li plenaĝis, li iĝis batalisto sed li forlasis sian militan karieron por eniri Abatejon Glastonbury kie li servis kiel sakristiano. Poste li translokiĝis al erikejo Bodmin, Kornvalo: tie unue li vivis solece, sed post nelonge aliaj monaĥoj alvenis. Li estis venerata kiel sanktulo pro sia bonfaroj por malriĉuloj.

Du lokoj de Anglio nomiĝas laŭ Sankta Neot:

  • vilaĝo St Neot, Kornvalo,
  • urbo St Neots (Cambridgeshire), al kies priorejo estis portataj la restaĵoj de la sanktulo - laŭdire kornvalanoj kolere postkuris la monaĥojn kiuj forprenis la ostojn.