Abatejo Glastonbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Glastonbury
abatejokaritata organizaĵo • muzeo de historio [+]

Koordinatoj51° 8′ 48″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)51.146706-2.715006Koordinatoj: 51° 8′ 48″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)

Estiĝo712
PoŝtkodoBA6 9EL [+]

Abatejo Glastonbury (Britio)
Abatejo Glastonbury (Britio)
DEC

Map
Abatejo Glastonbury

Vikimedia Komunejo:  Glastonbury Abbey [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Abatejo Glastonbury

Glastonbury Abbey (Abatejo) en Glastonbury, Somerset, Anglio, nun prezentas sin kiel "tradicie la plej malnova supertera kristana kirko de la mondo" situante "en la mistika lando de Avalon" per datumo de la trovo de komuno da monaĥoj el la jaro 63, la legenda vizito de Jozefo de Arimateo, kiu supozeble alportis la Sanktan Gralon kaj plantis la Glastonbury Thorn-on (kratago).

La abatejo, kies restaĵoj ankoraŭ videblas, fondiĝis en la 7-a jarcento. Ĉirkaŭ la abatejo evoluis la urbo, kiu multparte dependis de la abatejo por sia prospero.

En la 10-a jarcento Sankta Dunstan enkondukis la benediktanajn regulojn en la abatejon. Du anglosaksaj reĝoj entombiĝis en la abatejo: Edmundo la 1-a (946) kaj Edmundo Ironside (1016). La abatejo riĉegiĝis.

En 1077 sekvantoj de la normanda abato Thurstin mortigis monaĥojn tuj apud la ĉefa altaro. Pro tio, oni senpostenigis Thurstin.

Post la trovo de supozita tombo de Reĝo Arturo kaj Ginevra, la abatejo iĝis eĉ pli riĉa. En la 14-a jarcento nur la Abatejo Westminster pli riĉis. Laŭdire, en la frua 16-a jarcento, se la abatino de Shaftesbury kaj la abato de Glastonbury estus povinta geedziĝi, ili estus estinta pli riĉaj ol la reĝo mem. La reĝo Henriko la 8-a fermis la abatejon en 1539 kaj konfiskis ĝiajn riĉaĵojn. La abaton, kiu forte kontraŭis la fermon de la abatejo, oni pendigis kiel ŝtata perfidulo sur Glastonbury Tor.

Pri legendoj rilate Glastonbury, v. Glastonbury.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]