Jozefo de Arimateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jozefo de Arimateo
Jozefo de Arimateo laŭ Pietro Perugino: detalo el pli granda pentraĵo "Lamentado"
Jozefo de Arimateo laŭ Pietro Perugino: detalo el pli granda pentraĵo "Lamentado"
Adorita en Orienta Ortodoksa Eklezio, Romkatolika Eklezio, Anglikana Komunumo
Festotago la 17-a de marto en Okcidento, la 31-a de julio en Oriento
v  d  r
Information icon.svg

Jozefo de Arimateo estis laŭ kristanaj evangelioj (Biblio, Nova Testamento) estiminda membro de juda sinedrio, kiu eldonis Jesuo Kriston al la romianoj por punigo kaj samtempe sekreta apostolo de Jesuo. Post tio, kiam Jesuo estis krucumita, li petis la romian prokuratoron Pontio Pilaton pri la korpo de Jesuo. Pilato konsentis, Jozefo poste kun Nikodemo deprenis la korpon el la kruco, envolvis en tolaĵon kaj metis en tombon elhakita en rokon (laŭ kelkaj eldiroj en sian propran). Tiuj ĉi eventoj antaŭis la resurekton de Jesuo.

Multe da legendoj ĉirkaŭas Jozefon. Dum la dekdua jarcento oni ligis lin al la legendaro pri Reĝo Arturo, ujo, el kiu trinkis Jesuo dum Lasta Vespermanĝo kaj kiun Jozefo pli poste dum la krucumado plenigis de lia sango. Laŭ la legendoj, li ricevis la Sanktan gralon kaj portis ĝin al Anglio - ĝenerale al Glastonbury, kie, laŭ iuj versioj de la legendo, li enkarceriĝis. Li boate venis al Glastonbury trans la ĉirkaŭaj marĉoj, kaj kiam li alteriĝis li metis sian bastonon en la teron, kie ĝi mirakle floris kaj iĝis la Glastonbury kratago kiu floris po dufojoj ĉiujare. Jozefo komandis la konstruon de la Abatejo Glastonbury por enhavi la gralon. Laŭ legendoj Josefo kaj Jesuo antaŭe vizitis Glastonbury kiam Jesuo estis infano.