Sinedrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sinedrio estis la alta konsilio kaj supera tribunalo de la judoj dum la epoko de Jesuo Kristo. Ĝi kunvenis en Jerusalemo.

La evangelioj ofte mencias la Sinedrion, ĝenerale malfavore. Laŭ la evangelioj, la Sinedrio konspiris por mortigi Jesuon, kaj pagis Judason Iskarioton por perfidi lin. En 358 dekreto de la bizanca imperiestro abolis ĝin.

Asembleo de Sinedrio, el malnova enciklopedio de 1883.

La Sinedrio estas la tradicia leĝofaranta asembleo de la juda popolo kiu aktivadis ankaŭ kiel supera tribunalo kun sidejoj, kutime, en Jerusalemo. Ĝia nomo ne havis originon el juda lingvo sed el tiu greka: συνέδριον (sunédrion), kiu signifas «sidantan asembleon». Komponita el 71 saĝaj spertuloj en la juda leĝo, ĝi devis kolektis almenaŭ 23 membrojn por decidi pri juraj aferoj: ĉi-kaze ĝi estis nomita malgranda sinedrio kaj sidis en la precipaj urboj.

Funkcioj de la Sinedrio[redakti | redakti fonton]

La sinedrio interpretis kaj modifis la Judan leĝon koncerne ankaŭ ties fontojn skribajn kaj buŝajn. Ĝia laboro de kodigo naskigis la redakton de la Miŝno.

La Sinedrio daŭrigis esti la supera tribunalo, kies unu el la precipaj funkcioj estis la promulgo de la kalendaro. Ĝi ankaŭ ŝarĝiĝis per la tasko oficiale rekoni profeton kiu povus esti mem la mesio.

La Sinedrio estis dotita per granda politika influo kaj ĝi praktikis leĝan kontrolon sur la reĝo kaj sur la ĉefsacerdoto responsa pri la aktivecoj de la Templo de Jerusalemo.

Organizo de Sinedrio[redakti | redakti fonton]

La Sinedrio estis komponita per 71 saĝuloj kooptitaj laŭ la normoj de la semikha. Dum la epoko de la Dua Templo feroca lukto distingis la komponadon de la sinedria asembleo: akre batalis inter si la fariseaj doktoroj kaj la kasto de Sadukeoj. La fina venko de unuaj post la detruo de la dua Templo sekurigis la rabenan aŭtoritaton sur judismo ĝis niaj tagoj.

La Sinedrio funkciis sub la aŭtoritato de sia Nassi (prezidanto) kiu direktadis la leĝofarantajn debatojn dum lia anstataŭanto direktadis la procesojn kaj estis nomata Av Beth din. Tiuj du postenoj estis tradicie konfiditaj al la du plej elstaraj kompetentuloj en la juro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La juda tradicio reirigas la starigon de la Sinedrio al la epoko de Moseo. En la libro Eliro ĉ. 24 Moseo supreniris la Monton Sinajon akompanata de Aaron, de du ties filoj kaj 71 plejaĝuloj por ricevi la Toraon. Plimalfrue, li ilin surpetis la manojn por ke ili ricevu la spriton de Dio kaj siavice leĝofaru. La sinedrio estus daŭriĝinta dum epoko de la Juĝistoj kaj de la Templo de Salomono, tamen la bibliaj fontoj pri tio silentas.

Post la detruo de tiu Templo, la Sinedrio estus ekziliĝinta en Babilono. Post la reveno de la ekzilitoj, ĝi estis rekreita de Ezra. Ĝia politika aŭtoritato, tamen, estis grave minimumigita de la kondiĉo de persa protektorato al kiu judujo estis subemetita. Post la asmonea ribelo, la Sinedrio ne kapablis entronigi reĝon el la davida dinastio kiu regu kaj kontrolu la landon kaj elektu la ĉefsacerdoton. Kun la romia okupo, la Sinedrio vidis sian juĝistan povon reduktita ĉar al ĝi estis malpermesite mortkondamni: tiu prerogativo estis rezervita al la romia aŭtoritato. Pro tio la aktiveco de la Sinedrio limiĝas al la kodigo de la juda leĝaro.

Post la granda ribelo kaj la detruo de Jerusalemo en la jaro 70, la Sinedrio traanlokiĝis laŭkelke da tempo en Yavné. La Babilona Talmudo priskribas la dek translokiĝojn kaj restadojn de la Sinedrio, aparte tiujn ĉe Oucha, Shefa Amr, Beït-Shéarim, Tsippori (Sepphoris) kaj Tiberiado.

Post la detruo de la dua Templo de Jerusalemo, la Sinedrio restis la sola juda aŭtoritato akceptita de romianoj Ĝia prezidanto Judah ha-Nassi, redaktindo de Miŝno ĉirkaŭ la jaro 219, perdis sian statuson de spirita ĉefo avantaĝe de la direktantoj de la grandaj akademianoj de Babilono. Fine, la Sinedrio ĉesis ekzisti en 429 dekrete de romia imperiestro Teodosio la 2-a kiu eloficigis Gamaliel la 6-a. Kaj dum la tuta periodo de la Diasporo judoj tion eble deziris.

En la 17-a jarcento ero da hispanaj kabalistaj rabenoj provis rekrei la Sinedrion laŭ la proceduro iam sugestita de Maimonido, sed tio ne sukcesis pro la opono de jerusalemaj rabenoj.

Napoleono atribuis tiun nomon al la rabena asembleo kunvokita en Parizo la 9an de februaro 1807 por konigi la decidojn pri la juda komunumo en la napoleona imperio.

Aliaj provoj ĝin rekonstrui malsukcesis pro malakordo inter judoj. [1].

Sinedrio kaj Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Itala pentristo Antonio Ciseri, Ecce Homo! (Jen homo), 1871.

Nombraj referencoj al Sinedrio troviĝas en la Nova Testamento. Okazis ke antaŭ la Sinedrio – vidu Aŭgusteno kaj Jozefo Lèmann kaj ties verkon (La valoro de la asembleo kiu sentencis la morton de Jesuo Kristo) – aperis Jesuo, arestita de la gvardio de la ĉefsacerdoto Kajafas. Ĉar li estis asertinta ke mem estas filo de Dio, li estis akuzita pri blasfemo kaj mortkondamnita, sed tuj post juĝita kaj mortkondamnita pro ribelo de la prokuroro de Judujo Pontio Pilato.

La apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Johano, Jakobo la Justulo Sankta Stefano la unua martiro, kaj aliaj disĉiploj de Jesuo ĝuos prezentiĝon antaŭ membroj de tiu asembleo.

Membroj famaj[redakti | redakti fonton]

Sinedrianoj kiuj mortokondamnis Jesuon[redakti | redakti fonton]

Vidu: Aŭgusteno kaj Jozefo Lèmann

Ĉeestas uloj kiel Joazar, sacerdoto kaj filo de sacerdoto. Lia patro, Simon Boeto, membras, kune kun aliaj siaj filoj, en la Snedrio. Li estis ĉefsacerdolo ĉar patro de Mariamme, la plej bela virino de la tuta Judujo: por ŝin igi sian, Herodo la Granda estis seniginta je ĉefsacerdoteco Joŝua ben Fabes kaj ĝin estis doninta al li. Anania ben Nebedai (kiu poste estos ĉefsacerdoto kaj porjuĝe sendos Sanktan Paŭlon al la prokuroro Feliĉo, famas pro speciala frandemo kaj pantagruelaj bankedoj. Kelkia, gardisto de la trezoro de la Templo, estas tiu kiu transdonas la tridekajn arĝentajn monerojn al Judaso (precize perprofete antaŭsciigitaj ankaŭ rilate la nombron).

Estu dirate ke la juĝoj konigitaj en la libro, kaj ankaŭ tiuj malmultaj kiujn ĉi tie oni citos, estas eltiritaj el la Talmudo, ĉar la juda tradicio, ankaŭ estonta, havas nenian estimon pri tiuj uloj. Jonata ben Uziel estas la skribisto kiu tradukas ĉiujn Profetojn krom Danielo ĉar la priskribo kiun tiu ĉi faras pri la Mesio ŝajnas la portreto de Jesuo el Nazareto. Ismael ben Eliza estas la belulo de la grupo: iun tagon lia patrino lavis al li la piedojn post lia reveno el rabena skolo kaj devote trinkis la lavakran akvon. Estu plue dirate: estis tiuj homoj la enkondukintoj de uzo sin nomiĝi rabbi (majstro), uzo kiu antaŭe ne ekzistis kaj kiun Jesuo severe riproĉis kiam malpermesas al siaj disĉiploj sin nomigi ĉe la popolo tiamaniere, ĝuste por ilin disingigi el gisto de tiuj fariseoj. Zachai estas tiu kiu post la detruo de la Templo flanke de estonta imperiestro Tito translokigas la Sinedrion al Jafne; sed tio ne malpermesis al li fariĝi “unu el la plej neimitindaj korteganoj de Tito mem, kvankam ankaŭ li, kiel ĉiuj en Jerusalemo, vidis la grandan templan kupran pordon (por ĝin movi necesis la forto de dudek viroj) malfermiĝi tutsole kun granda frakaso. Pri Ben Tsitsit Haccassat Talmudo informas pri la ekĉesa pompo de la vestoj kaj pri lia amo al la lukso sembremsa. Doras fariĝos unu el korteganoj de prokuroro Feliĉo, kiu konfidis ĝuste al li la ŝarĝon mortigi la ĉefsacerdoton Jonathas....

notoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Present-day Sanhedrin court seeks to revive ancient Temple rituals », Haaretz, 28 février 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]