Danielo (profeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danielo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Danielo
Susana kaj la Plejaĝuloj
Informoj
Eble sama Danielo en rabena literaturo • Danielo en Islamo
Sekso vira
Nacieco Reĝlando de JudujoBabilonio • Medo-persia
Okupo religiestro • drakmortiginto
vdr
PROFETOJ DE LA MALNOVA TESTAMENTO
profeto Danielo
Danielo en la kavo de la leonoj,
Plurkolora ligna skulptaĵo (Katedralo de Saint-Sauveur de Bruges, {16-a jarcento
]])
sekso = vira
nomo = Danielo, Sankta Danielo, Danielo profeto
hebrelingve = (דָּנִיּאֵל)
naskiĝodato = ?
mortodato = 5-a jarcento a.K.
kulto = ĉiuj kristanaj eklezioj lin inkluzivas en la katalogo de la Sanktuloj
tombo = en diversaj landoj
nacieco = hebrea
apartaĵo = eble temas pli fikcia persono

Danielo estas unu el la bibliaj profetoj, aktiva dum la Babilona ekzilo ekde 605 a.K. ĉirkaŭ, tradicie konsiderita aŭtoro de la samnoma libro, kies atribuado, tamen, estas konsiderata nehistoria ĉe la plej granda parto de nunaj esploristoj. En la kristanaj eklezioj estas konsiderata sanktulo.

La 'Libro de Danielo', do, estas verko atribuita al la profeto Danielo kaj estas kanona parto de la hebrea Biblio kaj de Biblio de ĉiuj Kristanaj Eklezioj kaj ĝia supozita aŭtoro estas katalogita kiel la lasta de la kvar majoraj profetoj de la kristanaj Biblioj.

Signifo de la nomo “Danielo”[redakti | redakti fonton]

La nomo Danielo signifas Dio estas mia juĝisto, el la hebrea (דָּנִיּאֵל)

Historio de Danielo[redakti | redakti fonton]

Laŭ tio kion oni legas en la libro de Danielo, Danielo, hebreo el nobela familio, estis adoleskulo kiam oni lin estis deportinta al Babilono. Pro sia saĝo li konkeris la konfidan estimon de la reĝo Nebukadnecar kaj fariĝas alta funkciulo de la reĝa kortego kaj interpretisto pri la sonĝoj de la reĝo.

Lia ĝuita reputacio al li konsentas daŭrigi sian profetan aktivecon ankaŭ post la konkero de Babilono flanke de la Medoj kaj Persoj okazinta en 539 a.K., ĉar la persa reĝo Dario tre ŝatas liajn konsilojn. Sed liaj malamikoj lin per kalumnio trafigas en la malfavoron de la reĝo, kiu lin elĵetas paŝtaĵo al la leonoj.[1] Fidela al sia religia kredo, Danielo mirakle evitas leonan eŝafodon kaj sin vidas denove favorata de la reĝo. Tial li povas daŭrigi sian profetan mision en Babilono

Historieco de la rakontoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo de la Bardo, Danielo inter la leonoj.

La historieco de la eventoj rakontitaj en la libro de Danielo hodiaŭ estas endubigita se ne tute rifuzata. Pasinte neniu kristana eklezio permesis dubi pri lia historia ekzisto kaj pri lia agado rakontita en la libro kies li sin prezentas kiel aŭtoro, kaj ĉe kristanoj kaj ĉe judoj[2]: tio videblas en la pasintaj kateĥismoj de la Katolika Eklezio, ekzemple, en la fama “Pligranda Kateĥismo de papo Pio la 1-a.

La precipaj kaŭzoj de tiu konvinko naskiĝis, ĉe la kristanaro, el la fakto ke en tiu libro oni legas ke laŭ Danielo la Mesio estus aperinta, vivinta, [3], post sepdekoj da semajnoj (9,24); krome Danielo uzas la esprimon, iom misteran, Filo de homo kiu fariĝos difino pri si en Jesuo laŭ la Evangelioj.[4]

En la moderna epoko, post la alestiĝo kaj disvolviĝo de la Metodo historia-kritika kaj la kono pri aliaj titeraturaj tradicioj eksterbibliaj, la juĝo pri la historieco de Danielo estas varia. En la literaturo ugarita, fakte, en la poemo de Aqhat de la 14-a jarcento a.K. [5] troviĝas juĝisto kaj saĝulo, kies nomo estas transliterita al Daniel (aŭ Danil aŭ Dnik aŭ Dn-El), dotita per bonanimeco, saĝo, rektanimeco en la juĝoj pri vidvinoj kaj orfoj. Al tiu persono estas similigita la figuro de la profeto Danielo, en kiu do pli ol la historieco estas respektataj la moralaj kvalitoj. Esploristoj pruvas ke tiu sistemo estis komuna en la literaturaj tradicioj de diversaj lingvoj de la antikva Proksima Oriento.

Tiu malkovro, kunigita kun la nova datado de la libro de Danielo al la 2-a jarcento a.K., enkondukis multajn historiistojn kaj bibliistojn konfirmiĝi en tiu opinio.

Kaj jam ankaŭ en la Biblio TOB, 1988, tio estas akceptata; kaj la Biblio CEI (Biblio de la Itala Episkopara Konferenco) (2008) krome notas rilate Jeĥezkel 14, 14: “Danielo ne estas la protagonisto de la biblia libro kiu havas lian nomon, sed nun figuro de saĝa reĝo de la kanaana tradicio, menciita en la tekstoj de Ugarit”.

Aliaj studuloj, tamen, revalorigante la kristanan tradicion kaj apogiĝante sur la studo de Dressler (1979),[6] savas la historiecon de la persono de Danielo, malgraŭ postaj legendaj aldonoj kaj transformiĝoj.[7]

Danielo en la kavo de leonoj (pentraĵo de Rubens, 1613-1615, National Gallery of Art, Washington, Usono

Kulto[redakti | redakti fonton]

La Ortodoksa Eklezio liturgie festas Danielon kaj liajn tri kompanulojn Anania, Azaria kaj Misaelo, kiuj laŭdis Dion kun li en fornego de Babilono, la 17-an de decembro; la Katolika Eklezio la samon faras en la 10-a de oktobro.<ef>San Daniele.</ref>

Ankaŭ islamanoj lin konsideras granda profeto, kvankam pri li ne estas mencio en la Korano.[8] Oni lokigas lian tombon en almenaŭ ses malsamaj lokoj: en Babilono, Kirkuk kaj Muqdadiyah en Irako, Suzo kaj Malamir en Irano, kaj Samarkando en Uzbekio.

Supozita tombo de Danielo en Uzbekio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liaj malamikoj lin akuzis pri ofendo al la reĝo, kaj ĉar la leĝoj de Medoj kaj Persoj estas senŝanĝeblaj, eĉ ne la reĝo povas interveni per reĝa indulgo.
  2. Laŭ rabena tradicio, Danielo estis regala ŝoso, kaj lia destino, kune kun tiu de liaj kompanuloj Anania, Missaelo kaj Azaria, estis antaŭanoncita de profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija per tiuj vortoj: kaj estos eŭnukoj en la reĝa palaco de la reĝo de babilono (39:7). Laŭ tiu antaŭanonco, Danielo kaj lia amikoj estis eŭnukoj, kaj por tio ili estis kapablaj pruvi la sendundamenton de la akuzoj lanĉitaj kontraŭ ili (Talmud tractate Sanhedrino 93b; Pirke de Rabbi Eliezer, lii). [http://jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=31&letter=D |title=DANIEL |publisher=JewishEncyclopedia.com |date= |accessdate=2012-06-30.
  3. Iuj opinias ke estas ankaŭ antaŭanoncite ke la Mesio estos rifuzita de hebreoj kaj mortigita kaj ke post tio Jerusalemo estus detruita kaj la hebreoj disperdiĝinta
  4. Laŭ la katolika kredo la profeta karaktero de la anoncoj de Danielo ne ĉesas eĉ se la historia Danielo reduktiĝos al nekonta verkisto kiu verkis sub la inspiro de Dio.
  5. Malkovrira en Ras Shamra – la antikva Ugarit, en la nuna Sirio - en la unuaj jaroj de 1930.
  6. Dressler, H.H.P. (1979). The Identification of the Ugaritic DNIL with the Daniel of Ezekiel. Vetus Testamentum, 29: 152-61.
  7. Hodiaŭ nur la Atestantoj de Jehovo konfesas la historiecon de Danielo kaj de liaj eventoj kiaj rakontataj.
  8. Historical Dictionary of Prophets in Islam and Judaism, B. M. Wheeler, Daniel.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alonso Schokel, L.; Sicre Diaz, J.L. (1989). I Profeti. Romo.
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]