Bel kaj la Drako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Danielo, Bel kaj la Drako (Francio, 15-a jarcento).

Bel kaj la Drako estas greklingva duobla rakonto kompilita ĉirkaŭ la la duono de 2-a jarcento a.K. de anomina hebreo, eble profitante de hebrelingva prateksto perdiĝinta.

Ĝi nun estas aldonaĵo al la Libro de Danielo ĉeesta en la en Biblio Septuaginto kaj, malsame ol en la hebrea, konvervita kiel kanona en la Vulgato kaj en la tradicio de diversaj kristanaj Eklezioj. Nune en la katolikaj Biblioj ĝi konstituas la ĉapiton 14-an de la libro de la profeto Danielo.

Stephan Kessler: Danielo kun reĝo Kiro en la Templo de Bel.

Se tiu redaktaĵo estas konsiderata, kun la Ortodoksaj Eklezioj, kanona, tio ne okazas por la Protestantaj Eklezioj, kiuj ĝin taksas apokrifaĵo de la Malnova Testamento.

Enhavo[1][redakti | redakti fonton]

Du rakonteroj [2]:

  • 1°. En Babilono (14,4-22) epoke de Kiro la 2-a (590-529 a.K.) saĝulo Danielo pruvas la senefikecon de la idolo Bel. La reĝo kaj la popolo firme opinias ke li dio Bel vivas kaj konsumas nutraĵojn, fakte ĉiunokte la sacerdotoj lin provizas per granda kvanto de nutraĵoj; sed kiam la reĝo konstatas ke la nutaĵoj nutris nur la sacerdotojn, tiujn mortkondamnas kaj savas la definaton Danielon.
  • 2°. Ĉi kaze le dio ne estas idolo, sed besto tomata kaj adorata kiel dio. Danielo mortigas (14,23.30) la drakon endiigita de la popolo, sed li estas kaptita kaj ĵetita en la kavon de la leonoj ordone de la reĝo Kiro malgraŭ ke “Daniel estis intimulo de la reĝo kaj pli honorata ol ĉiuj liaj amikoj (Dan 14,2), el kie tamen li estas liberigita post unu semajno, sendamaĝa.[3].

Informoj pri la fantazia rakonteroj[redakti | redakti fonton]

La greka teksto de “Bel kaj la Drako” ekzistas en du versioj, La unua, ĉeesta en malmultaj manoskriptoj, kaj nomata “Antikva Versio”, ŝajnas esti adaptiĝo al tiu de la Septuaginto: evidente oni ne tute kontentiĝis pri la samteksta tardukaĵo de Teodociono kiu foje anstataŭis tiun de la Septuaginto.

Se kritike juĝi la verkan enhavon kaj la celon de la aŭtoro, la eventoj romanigitaj estas tiom paradoksaj ke ili tute ekzilas el la realo. Ili tamen ilustras efike la aŭroran celon: pruvi ke eksistas nun unu Dio kaj ke la aliaj supozitaj dioj estas trompaĵoj. La rakonteroj do katalogeblas, do, inter la semnombraj similaĵoj: midraŝaĵoj, hagadaĵoj, popolaj teologaĵoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tuta teksto: “Kiam reĝo Astiages ekdormis kun siaj patroj, la Perso Kores transprenis lian regadon. 2 Daniel estis intimulo de la reĝo kaj pli honorata ol ĉiuj liaj amikoj. 3 La loĝantoj de Babel havis idolon, nomatan Bel, al kiu ĉiutage oni donacis dek du mezurojn da faruno, kvardek ŝafojn kaj ses metretojn da vino. 4 Ankaŭ la reĝo adoris ĝin kaj ĉiutage li iris preĝi tie. Daniel adoris sian propran Dion. 5 Tial foje la reĝo demandis: Kial vi ne adoras Belon? Li diris: Mi ne adoras idolojn, kiujn faris homaj manoj, sed la vivantan Dion, kiu kreis ĉielon kaj teron kaj kiu estas Sinjoro de ĉio vivanta. 6 La reĝo diris al li: ĉu vi ne kredas, ke Bel estas vivanta dio? Vi ja vidas, kiom ĉiutage li manĝas kaj trinkas! 7 Daniel ekridis kaj diris: Ne lasu vin mistifiki, reĝo. Tiu ja interne konsistas el argilo kaj ekstere el bronzo; neniam ĝi ion manĝis aŭ trinkis. 8 Je tio la reĝo ekkoleris, venigis la pastrojn de Bel kaj diris al ili: Se vi ne diras al mi, kiu manĝas la donacojn, vi mortos; sed se vi povos pruvi, ke Bel manĝas ilin, mortos Daniel, ĉar li blasfemis kontraŭ Bel. 9 Kaj Daniel diris al la reĝo: Estu laŭ via vorto. Estis sepdek pastroj de Bel, krom edzinoj kaj infanoj. 10 Venis la reĝo kun Daniel ĉe la templo de Bel. 11 Kaj la pastroj de Bel diris: Reĝo, jen ni eliras el la templo; vi mem starigu la manĝaĵojn, miksu la vinon kaj ankaŭ ĝin metu vi tie; poste la pordon vi fermu kaj signu tion per via sigelringo. Morgaŭ matene vi revenu, kaj se tiam Bel ne manĝis ĉion, ni mortu, aŭ alie Daniel, ĉar li kalumniis nin. 12 Ili ne tro zorgis, ĉar sub la altartablo ili faris sekretan enirejon, tra kiun regule ili eniradis por forpreni ĉion. 13 Kiam eliris ili, la reĝo starigis la manĝaĵojn por Bel. 14 Daniel ordonis al siaj sklavetoj, alporti cindron kaj antaŭ la reĝo priŝuti per ĝi la tutan plankon de la templo. Poste ili iris eksteren, fermis la pordon kaj sigelis ĝin per la ringo de la reĝo, kaj foriris. 15 Sed en la nokto laŭkutime venis la pastroj kun siaj edzinoj kaj infanoj, kaj manĝis kaj trinkis ĉion. 16 La sekvantan tagon la reĝo kun Daniel frue iris al la templo. 17 Li demandis: ĉu la sigeloj estas sendifektaj, Daniel? Li diris: Ili estas sendifektaj, reĝo. 18 Apenaŭ la reĝo malfermis la pordon kaj ekrigardis la altartablon, kaj li jam ekkriis: Granda vi estas, Bel, kaj en vi absolute ne estas trompo. 19 Sed Daniel ekridis; li malhelpis la reĝon eniri kaj diris: Rigardu la plankon, kaj atentu pri la piedpremaĵoj. 20 Tiam la reĝo diris: Mi vidas piedsignojn de viroj, virinoj kaj infanoj. 21 Ekkoleriĝinte, la reĝo venigis la pastrojn kun iliaj edzinoj kaj infanoj; kaj ili montris al li la sekretan pordon, tra kiun ili eniradis por manĝi tion, kio staris sur la altartablo. 22 La reĝo igis mortigi ilin; Belon li transdonis al Daniel. Tiu neniigis la statuon kaj la templon. 23 Estis ankaŭ granda drako, kiun adoris la loĝantoj de Babel. 24 La reĝo diris al Daniel: Pri li vi almenaŭ ne povas diri, ke li ne estas vivanta dio; do adoru lin. 25 Daniel diris: La Sinjoron, mian Dion, mi adoras, ĉar Li estas vivanta Dio. Se vi permesas al mi, reĝo, sen bastono aŭ glavo tiun drakon mi mortigos. 26 La reĝo diris: Mi permesas tion al vi. 27 Daniel prenis peĉon, grason kaj harojn, kune boligis tion kaj preparis el ĝi kukojn. Tiujn li donis al la drako en la buŝegon. La besto manĝis ilin kaj krevis. Tiam li diris: Jen tion vi adoris! 28 Kiam tion aŭdis la loĝantoj de Babel, ili tre koleris kaj ili sin turnis kontraŭ la reĝo, kaj kriis: La reĝo fariĝis Judo: Belon li neniigis, la drakon li mortigis kaj la pastrojn li buĉigis. 29 Ili iris al la reĝo kaj postulis: Transdonu al ni Danielon; alie ni mortigos vin kaj la viajn. 30 Grave minacate, la reĝo devigite transdonis Danielon al ili. 31 Ili lin ĵetis en la kavon de la leonoj, kie ses tagojn li restadis. 32 En la kavo estis sep leonoj, al kiuj ĉiutage oni donadis du kadavrojn kaj du ŝafojn, sed tiutempe al ili oni donis nenion, por ke ili manĝu Danielon. 33 En Judujo vivis la profeto Ĥabakuk. Li kuiris iom da kaĉo, diserigis kelkajn panojn en pelvon, kaj kun tio estis survoje al la kamparo por porti ĝin al la falĉistoj. 34 Sed anĝelo de la Sinjoro diris al Ĥabakuk: Portu tiun manĝaĵon, kiun tie vi havas, al Babel, al Daniel en la kavo de la leonoj. 35 Kaj Ĥabakuk diris: Sinjoro, mi neniam estis en Babel, kaj tiun kavon mi ne konas. 36 Tiam la anĝelo de la Sinjoro lin ekkaptis je la hararo, kaj portis lin en la rapideco de la spirito al Babel, kie li lokis lin super la kavo. 37 Ĥabakuk vokis: Daniel, Daniel, prenu la manĝon, kiun Dio sendas al vi! 38 Kaj Daniel diris: Dio, Vi vere memoris pri mi! Neniam Vi forlasas tiujn, kiuj Vin amas. 39 Daniel ekstaris kaj manĝis. Kaj la anĝelo de Dio tuj reportis Ĥabakukon al la loko, de kiu li forkondukis lin. 40 En la sepa tago la reĝo venis al la kavo por funebri pri Daniel. Kiam li enrigardis en ĝin, jen tie sidis Daniel. 41 Li laŭte ekkriis: Granda Vi estas, Sinjoro, Dio de Daniel! Krom Vi ne estas alia Dio. 42 Li tiris lin el la kavo kaj ĵetis en ĝin tiujn, kiuj deziris lian pereon. Tuj antaŭ liaj okuloj ili estis formanĝitaj.
  2. La "aldonaĵa" ĉapitro 13-a de la libro de Daniilo rakontas la historion de Susana.
  3. Dum tiu restado kun la leonoj, Danielo ricevas la viziton de Habakuk kiu, transpotite de anĝelo, donacas al la prizonulo nutraĵon el sia sako.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]