Teodociono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La interrelatigo rimarkita inter gravaj diversaj antikvaj versioj de la Malnova Testamento (iuj identigitaj per propraj sigloj; ĉi-kaze LXX rimarkas la originan Septuaginton.

Teodociono, Greke Θεοδοτιών, estis erudicia judo kulture helenisma de la 1-a aŭ 2-a jarcento.

Teodociono estas ankaŭ tradukisto al antikva greka lingvo de la hebrea Biblio, poste uzita de Origeno por sia Heksapla[1] en 240 ĉirkaŭ[2].

Biografiaj hipotezoj[redakti | redakti fonton]

Pri Teodociono kaj pri ties vivo oni havas informojn necertajan; tradicie la informoj lin koncernantaj devenas el verkoj de la unuaj kristanaj aŭtoroj, aparte de Ireneo el Liono kaj Epifanio el Salamina, laŭ kiuj li originis el Efeso[3] Ireneo estis la unua lin mencianto lin difinante Teodociono el Efeso en sia verko Adversus haereses (Kontraŭ la herezoj), [4], raportante pri la pridiskutata versego de la Libro de Jesaja 7,14 kiu, laŭ iuj kristanoj, antaŭanoncas la naskiĝon de Kristo el “virgino”: li polemikas kontraŭ Teodociono lin metante kune kun Aquila el Sinopo inter la “prozelitoj de Judismo" ĉar ili tradikis la hebrean terminon almah per la komuna senco de junulino kaj ne per virgino, laŭ la kutimo de Ebionitoj kiuj negis la diecon de Jesuo kaj do ankaŭ la virgecon de lia patrino.[5]

Oni diras ke li, jam gnostikulo, (pliprecize sekvulo de la doktrinoj de Markiono, fine konvertiĝis al judismo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Lia fama estas la traduko de la Hebrea Biblio[6] ak greka lingvo.

Datado[redakti | redakti fonton]

Oni devas agnoski ke ne eblas certiĝi pri la dato de la redaktado de la verko. Sur la bazo de la vortoj de Epifanio, esploristoj ĝenerale konsentas ke la traduko de Taodociono sekvas tiun de Aquila el Sinopo: tio fiksigas la jaron 130an kiel neanstaŭigeblan limon de la redaktado. Iuj historiistoj ĝin situigas ĉirkaŭ 180-190 ĉar Ireneo ŝajnas indiki la tempon per tiu nun sugestanta ĵus (= "Tiuj kiuj nun aŭdacas traduki..."): tio kuntrenas ke la tekstoj de Teodociono kaj Adversus haereses estis manuskriptigitaj samperiode; sed kontraŭuloj filologias ke tiu “nun” intencas aludi tiun pli antikvan de laSeptuaginto, kies aŭtoritato iusence “nun” estas ĉi-kaze pridiskutata.

Aliaj vidas en la ”Dialogo kun Trifono” de Justino Martiro influon de la teksto de Teodociono, kio kuntrenus la neceson antaŭdatigi al 164 la redakton de Teodiciono; sed ankaŭ ĉi-relate la konstato svenas ĝis malaperi.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La versio de Teodociono estas ĝenerale pli kohere fidela ol aliaj grekaj versioj tiam cirkuliĝantaj kaj ŝtopas diversajn mankojn de la Septuaginto, aparte en la 1-a libro de Samuel (17,12), en la libro de Jeremia (33,14-26,39:4-13) kaj, precipe, en diversaj pasaĵoj de la Libro de Ijob.

Ĝi entenis ĉiujn kanonajn verkojn de la Malnova Testamento escepte, eble, de la Libro de la Plorkanto, kaj de du tekstoj, taksataj apokrifaj, nome la Libro de Baruĥ kaj de iuj pasaĵoj de la Libro de Danielo.

Ne eblas establi kun certeco ĉu temas pri simpla korektado de la Septuaginto, eventuale apogite de la versio de Aquila, aŭ pri traduko el hebreaj manuskriptoj de iu paralela tradicio kiu ne supervivis.

Teodociono distingiĝas per granda zorgo en la traduko de hebreaj terminoj referencantaj al plantoj, bestoj, vestoj, liturgiaj ornatoj, aŭ al vortoj je necerta signifo, kiuj li preferas transliterigi sekvante severajn regulojn anstataŭ ilin arbitre traduki al la greka lingvo. Tio kostis al li ĉe humanistoj de la Renesanco[7] reputacion, eble neoportunan, de ignorulo. Enciklopedioj, kiel tiu Brita, informas ke anglaj tradukistoj de 1611 kaj erudiciuloj de 1881-1884 elmetis la saman juĝon, la unuaj ĉar Teodociono konservas terminojn kiel TeraphimBelial, la duaj ĉar li preferas Azazel ol "Propeka kapro" (uzita en Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo) kaj tradukas Inferon per Sheol (Hadeso en la Nova Testamento).

La ununuraj versioj konservitaj de la libro de Danielo estas la traduko de la Septuaginto kaj tiu de Teodociono, kies origino ekscitas ankoraŭ diskutojn.

Influo de la Versio de Teodociono[redakti | redakti fonton]

Laŭ historiistoj, tiu versio estis abunde kopiita kaj estis unu el la plej vastigitaj epoke de Apero de kristanismo, konkurencanta kun la Septuaginto.

Aparte la Teodociona traduko de Danielo praktike anstataŭis tiun septuagintan, kies supervivis nur du manuskriptoj en la Codex Ambrosianus kaj en la Codex Chisianus. Ĝenerale ĝi estis preferata ĉe fundamentaj personoj de la praa Eklezio kiel Klemento de Aleksandrio aŭ en la Paŝtisto de Hermaso, kiu el ĝi ekstraktis la citaĵojn de la Malnova Testamento. Diversaj notoj en la Heksapla montras la saman estimon en Origeno.

Sankta Jeronimo en sia prefaco al la libro de Danielo de 407, memorigas la rifuzon en la Eklezio uzi la version Septuagintan de tiun libro kaj ties li substrekis la erarojn. Sinteno tiu ĝenerale konsentita ankaŭ ĉe modernaj pribibliaj ekzegezistoj.[8]

Se la Teodociona teksto de Danielo estas kiu pli similas, inter la grekaj diversaj versioj, al tiu dirita masoreta, ĝi estis ankaŭ, rilate Danielon, la bazo de la Libro de Danielo de la Septuanginto publikigita de Siksto la 5-a 1587[9].

La influo de la versio de Teodociono vidiĝas en diveraj sinsekvaj trakukoj ankaŭ rilate aliajn bibliajn tekstojn, kiel ekzemple en la libroj de Samuelo aŭ en la 1-a libro de la Reĝoj

La lastaj manuskriptaj fragmentoj de la verko de Teodociono estis publikigitaj en 1875.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brita enciklpedio Theodotion
  2. La Heksapla, kies konserviĝas nur kelkaj fragmentoj, prezentis ses flankaj-ĉe-flankajn tekstojn hebre-greklingvajn: unu hebrea, du grekaj versioj de Aquila kaj Simako la Ebionito antaŭas la Septuaginton, kiu estas sekvata de la versio de Teodociono.
  3. Sama Brita enciklopedio.
  4. Libro III, Ĉapitro 21-a.
  5. Jen la teksto de Ireneo laŭ la raporto de Eŭsebio de Cezareo (”Eklezia Historio Eklezia”). Vidu ankaŭ Patrologia Latina de Jacques Paul Migne, volumo 5-a, ĉapitro 8-a: “Dio laŭvere fariĝis homo, dum Sinjoro mem nin savis, doninte la signon de la virgino, sed ne kiel diras kelkaj, kiuj nun aŭdacas traduki la Skriberon tiel: «Jen, junulino koncipos kaj akuŝos filon» kiel faris Teodociono el Efeso kaj Aquila el Ponto, ambaŭ hebreaj prozelitoj; sekvante tian interpreton Ebionitoj asertas ke li (= Jesuo) estis generita de Jozefo.
  6. Ĉi tie oni uzas la adjektivon “Hebrea” ĉar temas pri hebreoj de antaŭ la kristana epoko, kaj ne de la postkrista epoko.
  7. Vidu en Bernard de Montfaucon.
  8. Bibliisto Gwynn asertas, rilate la libron de Danielo, ke la Septuaginto distanciĝas el la originalo kiom plej eble: ĝi transmetas, etendigas, resumas kaj preterlasas laŭplaĉe.
  9. angle Book of Daniel, Catholic Encyclopedia (1913)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gaster Moses, The Unknown Aramaic Original of Theodotion's Additions to Daniel veviziita al “Proceedings of the Society for Biblical Archaeology”, 1911, volòumo 16-a
  • J. Gwynn, Theodotion, otherwise Theodotus en Wace Henry; A Dictionary of Christian Biography and Literature to the End of the Sixth Century A.D., with an Account of the Principal Sects and Heresies. Londono, J. Murray, 1911.
  • Emil Schürer en Herzog-Hauck, Real-Encyclopädie für protestantische Theologie i. 639 (1909)
  • Katolikaj enciklopedioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]