Belialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Belial kaj sekvantoj laŭ Ĵakvo de Teramo (1473)

Belialo,Belial aŭ Beliar aŭ Baalial. Tiel estas nomata demono en la antikva juda kulturo, kvankam dekomence en la profeta literaturo per la hebrea בליעל estas indikata ulo senvalora, eble morale deficita. Eble kiel demono ĝi ĝuis kulton ĉe la loĝantaro de Sidono. Ĉe iuj hebreaj sektoj, laŭ la apokrifa malnova testamenta literaturo, ĝi indentiĝis eĉ kun Satano kaj kun Serpento, eble aludanta al tentinto de Evo.

En apokrifaĵoj de la judeca epoko, la nomo aperas kiel ĉefo de la demonoj aŭ de multaj demonoj; en marmorta Qumrana manuskripta restaĵo Belial gvidas la Filojn de Mallumo kontraŭ la Filoj de Lumo (1QM). En la novtestamenta literaturo, Belial estas eksplicite difinita kiel diablo kontraŭanto de Kristo (2kor 6,15).

Balial en okcidenta literaturo funkcias kiel pereiga ulo; John Milton, en sia Paradizo Perdita, ĝin ludigas demono de malĉasteco ĝin distingigante el Satano. Aliloke en la mezepokaj rakontaroj ĝi hierarkie supreniras ĝis la digneco de reĝo de la Infero kie disponas je okdek legioj da demonoj.


Nocioj kunrilataj


Eksteraj ligoj

[1]

[2]