Apokrifoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apokrifo)

Apokrifojekster-kanonaj libroj (el la greka απόκρυφοs = "kaŝita") estas tekstoj, kiuj ne estis akceptitaj en la biblia kanono. Oni distingas inter apokrifoj de la Malnova Testamento kaj apokrifoj de la Nova Testamento.

Malsamaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

El vidpunkto de la protestantaj eklezioj ankaŭ la dua-kanonaj libroj estas apokrifoj, sed ne laŭ la katolikaortodoksiaj Greka kaj Rusa eklezioj. Ĉe ili tiuj verkoj ja apartenas al la Biblio. La protestanta Biblio ne inkluzivas la librojn de la apokrifoj, ĉar ili ne mencias profetaĵojn pri la Maŝijah.

La verkojn, kiujn en la katolika tradicio oni nomas duakanonaj, la protestantoj ĝenerale nomas apokrifaj, dum la verkoj, kiujn ankaŭ la katolikoj ne akceptis en sian biblion kaj kiujn ili do nomas apokrifaj, ĉe protestantoj ofte estas indikataj kiel pseŭdepigrafaj.

Iom da historia fono[redakti | redakti fonton]

Kiam en Aleksandrio en Egiptio ekde la 3a jc a.Kr. oni ekverkis la unuan kompletan tradukon pri la Hebrea Biblio, komencante ĉe la Torao (la Septuaginto), iom post iom ankaŭ aldoniĝis en la Greka aliaj Judaj libroj kun religia enhavo. Bela ekzemple estas la verko, kiun iom mallongige ofte oni nomas Saĝeco de Jesuo Siraĥ: en la enkonduko de la Greka teksto, la tradukinto, nepo de la origina Hebre-lingva aŭtoro, klarigas, ke lia avo per ĉi verko celis helpi al la religiuloj pli funde eklerni la biblian mesaĝon.

Iom post iom aldoniĝis - en tiu Greklingva Judismo antaŭ Kristo - pluraj verkoj al la origine Hebre-lingva biblio. Tiuj verkoj estas konataj kiel la supre menciitaj Duakanonaj Libroj.

Apokrifoj de Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

Krom tio ekzistas tuta aro da aliaj Apokrifaj Judaj verkoj. Foje oni uzas por ili la jam menciitan nomon Pseŭdepigrafoj. Ni menciu pri

  • Apokalipso de Abraham
  • Apokalipso de Adam
  • Testamento de Adam
  • 2 Baruĥ
  • 3 Baruĥ
  • 4 Baruĥ
  • Apokalipso de Daniel
  • Apokalipso de Elija
  • 1 Henoĥ
  • 2 Henoĥ
  • 3 Henoĥ
  • Jubileoj
  • Testamento de Moseo
  • la Testamentoj de la 12 Patriarkoj
  • ktp ktp...

Apokrifoj de Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Jen ankaŭ kelkaj nomoj de Novtestamentaj apokrifoj. La listigo neniel pretendas kompletecon.

  • Protoevangelio de Jakobo
  • Evangelio laŭ Maria Magdalena
  • Evangelio laŭ pseŭdo-Mateo
  • Libro pri la naskiĝo de Maria
  • (ekstrakto el) Libro pri la junaĝo de la Savanto
  • Evangelio Greka laŭ Tomaso
  • Libro de la infanaĝo de la Savanto
  • Evangelio laŭ Petro
  • Aktoj de Pilato
  • Descendo de Kristo al la Infero
  • Letero de Poncio Pilato al Tiberio
  • Letero de Tiberio al Pilato
  • Raporto de Pilato
  • Korespondado de Pilato kaj Herodo
  • Morto de Pilato
  • Deklaro de Jozefo de Arimateo
  • Venĝo de la Savanto
  • Verdikto de Pilato kontraŭ nia Sinjoro Kristo
  • Evangelio laŭ Bartolomeo
  • Traktato de Johano la Teologo pri la Endormiĝo de l’ Sankta Patrino de Dio
  • Endormiĝo de nia Sinjorino la Patrino de Dio ĉiam Virgulino Maria
  • Rakonto de pseŭdo-Jozefo de Arimateo
  • Korespondaĵo de Jesuo kaj Abgaro
  • Letero de la Sinjoro
  • Letero de Barnabaso

Eble el gnostika deveno estas:

  • Evangelio Kopta laŭ Tomaso
  • Evangelio de la Vero

Ktp

Paganaj apokrifoj[redakti | redakti fonton]

Krom tio la vorto Apokrifoj estis ankaŭ jam uzata en Helenisma epoko por verkoj, celataj nur al fermita rondo de iniciĝintoj. Al tiuj Paganaj Apokrifoj apartenas la tiel nomata Corpus Hermeticum.

Apokrifoj en esperanta traduko[redakti | redakti fonton]