Letero de Barnabaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Letero de Barnabaso (greke: Επιστολή Βαρνάβα, hebree: איגרת בארנבס) estas apokrifaĵo de la Nova Testamento, antikvgreke skribita ene de tempa periodo de 70 kaj 132 p.K. Spite de sia anonimeco, la sekva tradicio ĝin atribuis al Sankta Barnabaso, kunlaboranto de Sankta Paŭlo, sed tiu atribuado estis certe provo doni al ĝi gravecon, senutile, tamen, ĉar la posta historia kritiko pri tio montris malpravecon.

Ĝi apartenas al la tieldirita Subapostola Literaturo aŭ tiu de la Apostolaj Patroj, inkludanta iujn tekstojn verkitajn en la prakristana medio (fino de la 1a jarcento – komenco de la 2a) kiuj ĝuis grandan konsideron en la Eklezio de la unuaj jarcentoj. La letero de Barnabaso estis konsiderita, ĉe iuj lokaj kristanaj eklezioj, ĝis la 4a jarcento kiel parto de la Nova Testamento kaj, ĉar tia, enhavigita, ekzemple, en la Codex Claromontanus kune kun la Paŝtisto de Hermaso, sed ignorita de aliaj katalogoj.

Epoko de la kompilado[redakti | redakti fonton]

La historiistoj reirigas la originon de la verko al la jaroj de la intervalo inter 70 kaj 132. Fakte, la versegoj 3-4 de la 6a ĉapitro mencias la "templon detruitan de malamiko, kiun la servistoj de malamikaro rekonstruos": tial la letero ne povas datiĝi antaŭ la jaro 70, jaro de la detruo de la Dua Templo en Jerusalemo dum la Unua Juda-Romia Milito kaj plejverŝjane ne post la jaro 132, jaro en kiu, sekve la romia venko dum la Tria Juda-Romia Milito, ne estis penseble ke la romianoj intencus rekonstrui la templon.[1] Kaj ankaŭ estas aludate (4,4-5) al aliro al la romia imperiestra trono de Nerva (kiu regnis de 96 al 98) kaj al la falo de la Flavia dinastio.[2]

Pri la areo de la komponado de la letero, tiu ĉi entenas indicojn por situigi geografian lokon de la majstro liveranta instruaĵojn aŭ de la disĉiplo kiu ilin trankskribis. Studuloj ĉeftrajte akordas pri origino en la orienta mediteranea greklingva zono.[3]

La rilato de la letera enhavo kun enhavoj de la Nova Testamento estis objekto de atenta esploro. Se la “Barnabasa” en 4, 14 ŝajnas citi el la Evangelio laŭ Mateo de la ĉapitro 22, 14, tio ne konvinkas la studulojn kiuj opinias ke temas pri sendependa fonto kiu ĉerpis el buŝaj tradicioj kiuj jam kontribuis al la forĝiĝo de la sinoptikaj evangelioj, foje konservante versiojn eĉ pli antikvajn (kiel, ekzemple, en 7,3-5.[4]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Oni ĝin dividas laŭ du sekcioj; la unua estas teoria kaj pritraktas la interpreton pri la mosea leĝo kaj la Malnova Testamento, kaj pri dogmaj problemoj, kaj polemikas kontraŭ la laŭliteran interpreton de “judiĝantaj kristanoj” ([1]), pri la Malnova Testamento avantaĝe de la alegoria interpreto. Estas opiniate ke judismo eraras interpretante laŭlitere: ekzemple, ne la rezigno al la nepuraj bestaj karnoj estas ordonata, sed la pura koro estas volita de Dio; la malpuraj bestoj simbolas la malvirtojn (9-10). La geneza prikomenca rakonto entenas simbolaĵojn: la sep tagoj estas epokoj. La Difilo venos “juĝi la malvirtulojn kaj modifi la sunon kaj lunon kaj stelojn...”

Estas asertataj la antaŭekzisto de la Filo de Dio kiu naskiĝis en Jesuo Kristo kaj la graveco de la bapto kiel signo ke la nova adepto estas adoptita kiel filo de Dio kaj kiel templo de la Sankta Spirito.

La dua sekcio (9-21), nomata “modelo de praktika vivo” ĉar referencas al la kristana vivo kaj etiko kaj moralo, evidentigas la vojojn de lumo kaj de mallumo same kiel en la Didakeo.

Estas citaĵoj el Ezra libro (12,1) kaj el 1 Ĥanoĥo kvazaŭ ĝi estus kanona (kiu tamen tia estas laŭ la etiopa eklezio).

Atestaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Barnadasa letero estas konservita:[5]

  • en Codex Sinaiticus;
  • en Codex Constantinopolitanus;
  • en ok manuskriptoj Codex Vaticanus Graecus 859, en kiuj ĉe la naŭa ĉapitro de la letero de "Polikarpo al la Filipianoj" estas aldonata la letero de Barnabaso: tiuj manuskriptoj descendas el arketipo kopiita de alia manuskripto en kiu mankis folioj enhavantaj la finajn elementojn de la letero de Polikarpo kaj la komencon de la letero de Barnabaso.
  • en manuskripto (Codex Petropolitanus Lat. Q.v.I. n.38-39) enhavanta la latinan version kvankam nekompletan.

En iuj ekleziaj medioj ĝi estis respektata kiel kanona verko. Klemento de Aleksandrio ĝin citas kaj konsideras eron de la “Sanktaj Skriboj”, kaj Origeno ĝin taksas kiel unu el la Katolikaj Leteroj; eĉ la Codex Sinaiticus, gravega manuskripto de la 4a jarcento, ĝin inkluzivas en la Nova Testamento[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirby.
  2. Crossan, p. 121.
  3. Treat, p. 613.
  4. Treat, p. 614.
  5. 5,0 5,1 Kirsopp Lake, The Apostolic Fathers, London 1912, v. I, pp. 337-339; The Manuscripts of the "Letter of Barnabas".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kraft, Robert A., Barnabas and the Didache: Volume 3 of The Apostolic Fathers: A New Translation and Commentary, edited by Robert Grant. New York: Thomas Nelson and Sons, 1965. [2]
  • Treat, Jay Curry, in The Anchor Bible Dictionary, v. 1, pp. 613-614.
  • Prostmeier, Ferdinand R., Der Barnabasbrief. Übersetzt und erklärt. Series: Kommentar zu den Apostolischen Vätern (KAV, Vol. 8). Vandenhoeck & Ruprecht: Göttingen 1999. ISBN 3-525-51683-5
  • John Dominic Crossan, The Cross that Spoke: The Origins of the Passion Narrative, 1988, ISBN 0-06-254843-3
  • Kirby, Peter. "Epistle of Barnabas." Early Christian Writings. 2006. 2 Feb. 2006 <http://www.earlychristianwritings.com/barnabas.html>.
  • Migne. Patrologia graeca, 2a vol.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]