Santa Cruz de Mompox
El Vikipedio
Mompox aŭ Mompós, oficiale Santa Cruz de Mompox, estas urbo kaj municipo lokita en norda Kolombio, en la departemento Bolivaro. La urbo famas pro tio, ke ĝi sukcese konservis sian aspekton kaj etoson el la kolonia periodo.
Ĝi situas sur insulo meze de la rivero Magdalena, kiu tie kuniĝas kun la rivero Cauca, 249 kilometrojn el Kartageno. La ekonomio de Mompox dependas de turismo, fiŝkaptado kaj iom da komerco generita de loka brutaro. La urbo havas proksimume 30 mil loĝantojn.