Sam Bettens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Bettens dum la festivalo Utah Pride en 2006.

Sarah BETTENS (naskiĝis la 23-an de septembro, 1972 en Kapellen) estas belga kantistino, precipe konata kiel kantistino de K's Choice.

Komence de la 90aj jaroj Sarah ludis kune kun sia frato Gert en la amatora muzikbando "The Basement Plugs". La gefratoj tiel estis malkovritaj kaj oni al ili ofertis diskokontrakton. Sub la nomo "The Choice" ili debutis. Poste la nomo de la bando ŝanĝiĝis al "K's Choice"; per kiu ili kelkfoje furoris, kiel per "Not an addict".

Kiam K's Choice en 2003 decidis dum unu jaro trankviliĝi, Sarah komencis pri solo-albumo. Unue ŝi faris la mini-albumon "Go" por poste krei la tutan albumon "Scream".

Sarah ĉiam kantis en la angla lingvo. Por la nederlanda filmo "Leef!" ŝi faris tamen escepton. Ŝi kantis la titolkanton de Leef! La filmo estis la 28-an de septembro 2005 la malferma filmo de la nederlanda filmfestivalo en Utrecht. Sammonate la filmo aperis ankaŭ en la belgaj kinejoj kaj la disketo aĉeteblis.

Eksteraj ligiloj

grekePersona retpaĝo grekeRetpaĝo de Kschoice