Sceptro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rusaj sceptro,
regnoglobo, krono

Sceptro estas ornamita bastono aŭ stabeto, kiu simbolas potencon kaj dignecon de regantoj, uzata ĉe festoj.

La stabeto estis praa simbolo ĉe grekoj kaj romianoj kaj diversaj tipoj eĉ ĉe la germanaj triboj (baculus, „longa bastono”; sceptrum, „mallonga bastono”).

Ĝia antaŭulo povis estis bastono de oldulo, stabeto de kuriero, hoka bastono de paŝtisto, poste el tio la episkopa bastono. La Karolingoj komence uzis longan bastonon, sed uzis ankaŭ la mallongan romian tipon. Surbaze de tio, oni uzis la du tipojn ekde la 10-a jc. ĉe la eŭropaj regantoj.

En plimulto de la eŭropaj landoj, la duan sceptron anstataŭis la regnoglobo, simbolizante la kosmon. La du tipoj de sceptro restis nur en Anglio, kiuj estas samlongaj sed unu havas fine krucon, la alia kolombon.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mineralienatlas.de/lexikon/index.php/Szepter