Schillerhaus (Rudolstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigtabulo pri la unua renkontiĝo inter Ŝilero kaj Goeto.
La komplekso muzea kun ĉefa domo, ĝardeno kaj tetrinkejo.
Charlotte von Lengefeld vivis de 1775 ĝis 1789 surloke

La Ŝilera-domo (germane: Schillerhaus; Schiller-strato nr. 25) estas literatura muzeo en Rudolstadt, troviĝante en la iama loĝdomo de la familio Von Lengefeld. Alia nomo de la bieno estas Beulwitzsches Haus. En la 7-a de septembro 1788 renkontiĝis unuafoje surloke Ŝilero kaj Goeto.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

Konstruite ĉirkaŭ 1720 la domo enloĝitis post 1775 de Louise von Lengefeld kaj ŝiaj filinoj Caroline kaj Charlotte. Post la edzigo de Friedrich von Beulwitz al Caroline (1784) la paro transloĝiĝis al la antaŭa domoparto, dum la du aliaj virinetoj restis en la malantaŭa parto.

Rondo de eminentuloj (nobeloj kaj burĝoj) baldaŭ kunvenis regule la vendredojn (Freitagsgesellschaften). Novalis, la fratoj Alexander kaj Wilhelm von Humboldt, Johann Gottlieb Fichte kaj Carl Ludwig von Knebel i.a. ne malofte gastis surloke.

Okaze de mallonga vizito la 28-jaraĝa Schiller konatiĝis kun la Lengefeld-klano kaj entuziasmiĝis pri la ĉarmo kaj la klereco de la du fratinoj. Li decidis pasigi la sekvantan someron en Rudolstadt; li loĝis en la najbara vilaĝo Volkstedt (nuntempe urboparto de Rudolstadt).Tie li ellaboris sian historian verkon pri la Historio nederlanda kaj porĉiamigis literature la grafinon Katharina de Schwarzburg (1509-67) , kiu sukcesis protekti en 1547 la loĝantojn kontraŭ elrabadoj fare de marodantaj trupoj de Fernando Álvarez de Toledo. De ŝi estis konata la moto "Grafan sangon anstataŭ bova sango (germane: Fürstenblut für Ochsenblut"). Katharina krome enkondukis la Reformacion en sia regiono. Ankaŭ la rakonto Die Geisterseher grandparte verkitis en Rodolstadt. En sonorilfarejo proksima li trovis inspiron por la konata balado Lied von der Glocke.

Schiller estis diligenta - tamen li profitis de ĉiu momento de libertempo por viziti la Lengefeld-bienon. Iĝis intima kun ambaŭ fraŭlinoj; en la 1790-a jaro finfine li edzigis al Charlotte. Lia bopatro estis la forstisto Carl Christoph von Lengefeld.

En Rudolstadt ja estis manipulataj la trakforkoj por la vivo kaj kreiva agado de Schiller. La fratinoj konis influan personon kiu antaŭenpuŝis la alvokon de Schiller al la Universitato de Jena. Menciindas ankaŭ la unua renkontiĝo de Schiller kun Goeto samloke.

Impresoj por la vizitanto de hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Post la finrestaŭrado en 2009 la nuna muzeo ofertas al la vizitantoj vivan ekspoziciaron, kiu ne nur konsistas el historia dokumentaro kaj originaj elmontritaĵoj sed frapas oniajn okulojn kaj orelojn ankaŭ teknike: en la salonego oni invitatas ekrane sekvi enscenejigitajn renkontiĝojn de la poetoj; en alia salono eblas aŭskulti la enamiĝan leterinterŝanĝon inter Schiller kaj la du fraŭlinoj.

Teretaĝe kaj en ensorĉita ĝardeno allogas la kulturemulojn kafejo kaj restoracio nome Schiller! per turingiaj, ŝvabaj kaj mediteraneaj frandaĵoj. Samtempe permesas tegmentita interna korto la aranĝon de prelegoj, laŭtlegadoj, koncertoj kaj teatraĵludado.

La muzetenantoj kvazaŭ intencas hejmigi la vizitanton de hodiaŭ samnivele kiel la iamaj posedantoj Schiller-on siatempe!

Premio[redakti | redakti fonton]

En 2011 la urbo Rudolstadt ricevis pro la restaŭradlaboroj la Turingian premion pri monumentprotektado (Thüringer Denkmalschutzpreis).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Das Schillerhaus in Rudolstadt. Ein Museumsrundgang. Herausgegeben von der Stadt Rudolstadt anlässlich der Eröffnung des Schillerhauses. Mit Texten von Horst Fleischer, Jens Henkel und Dr. Lutz Unbehaun. Rudolstadt 2009.
  • Lutz Unbehaun: Schillers heimliche Liebe. Der Dichter in Rudolstadt. Köln 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.72129211.335141