Scooba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vidu ankaŭ Scooba (Misisipo).

Scooba [skuba] estas aŭtomata robota plankolavilo, produktita ĉe iRobot. ĝi en unu fazo:

  • kaptas lozajn panerojn, sablon kaj aliajn malpuraĵojn
  • lavas – uzas freŝan, purigan solvaĵon kie mopoj disŝmiras malpuraĵojn.
  • frotpurigas singarde la plankajn malpuraĵojn kaj makulojn
  • sekigas – kaptas la malpuraĵan solvaĵon, postlasante la sekan kaj puran plankon.

Historio kaj detaloj

Scooba estis unue prezentita en majo 2005. La produktantoj ofertas ĝin por ĉ. 400 dolaroj.

Ĝi estas plata, diskoforma maŝino, malalta, por ke ĝi eniru sub meblojn. Energion ĝi ĉerpas el elektra pilo. Ĝi evitas ŝtupojn, kiuj povus faligi ĝin. Aldona aparato permesas starigi virtualan "muron" el infraruĝa lumo, kiu baras la roboton de ejoj, kiujn ĝi ne atingu.

Scooba taŭgas nur por glataj, malmolaj plankoj; por tapiŝoj la kompanio ofertas la polvo-suĉilan roboton Roomba.

Eksteraj ligiloj

greke http://robotstocknews.blogspot.com/ greke http://www.irobot.com/sp.cfm?pageid=128

Vidu ankaŭ