Seattle Center
El Vikipedio
Popoldancado ĉe Seattle Center dum la festivalo Northwest Folklife, 2007
Pacifika Scienca Centro, nokte
Seattle Center estas urba parko kaj kultura kaj distra centro situanta norde de la komerca centro de Seatlo, Usono. Ĝi ampleksas la saman 30-hektaran terenon, kiun oni uzis en 1962 por la monda foiro Ekspozicio Jarcento 21, kaj ankaŭ multajn konstruaĵojn kaj instalaĵojn postlasitajn de tiu ekspozicio.