Sekvorajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Anĝeluso estis vendita de Millet por 1 000 frankoj en 1865, sed nur 14 jarojn post la morto de Millet en 1889 ĝi estis vendita de la kuprokomercisto Secrétan por 553 000 frankoj.

Sekvorajto, en franca Droit de suite, estas rajto garantiita al artistoj aŭ iliaj heredantoj, en kelkaj jurisdikcioj (ekzemple en Francio), ricevi monon el la revendo de iliaj verkoj. Tio kontrastas kun aliaj praktikoj kiel la usona unuavenda doktrino, laŭ kiu artistoj ne havas rajton kontroli aŭ profiti el postaj vendoj.

La sekvorajto estis unuafoje proponita en Eŭropo ĉirkaŭ 1893, reage al pliigo en la gravo de la Salono, la fino de la privata patrono, kaj la defendo de la interesoj de la "malsatanta artisto". Multaj artistoj, kaj iliaj familioj, suferis pro militoj kaj malriĉo, kaj la sekvorajto estis rimedo solvi sociajn malfacilaĵojn.[1]

Laŭ Renaud Donnedieu de Vabres, la droit de suite estis kreita en Francio post la vendo de la pentraĵo de Millet de 1858, nome "Anĝeluso", en 1889 al Eugène Secrétan. La posedanto de la pentraĵo faris grandan profiton el tiu vendo, dum la familio de la artisto vivis malriĉe.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Assemblée nationale Alirita la 9an de majo 2020.