Senĉesa monarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Senĉesa monarko aŭ Senĉesa muŝkaptulo, Myiagra inquieta, estas paserina birdo de la familio de Monarkedoj.

Fotita ĉe Dayboro, SOr Kvinslando, Aŭstralio

La Senĉesa monarko estis unuafoje priskribata de la ornitologo John Latham en 1802. Ties specifa epiteto devenas el latina inquietus 'senĉesa' aŭ 'senripoza'. La populacioj el norda Aŭstralio kaj Novgvineo, iam konsiderataj kiel distinga subspecio, estas nune separataj kiel Myiagra nana, kun kiu ĝi formas superspecion.